Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Urogalo - Vikipedio

Urogalo

El Vikipedio

Urogalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj birdoj Galliformes
Familio: Tetraonidae
Genro: Tetrao
Specoj
Urogalo (Tetrao urogallus)

La urogalo, laŭnome la taŭra koko, Tetrao urogallus, estas la plej granda kaj malhela birdo inter Kokoformaj.

Enhavo

[redaktu] Priskribo kaj distribuo

La virbirdo atingas ĝis 1 m. longa kaj 4 kg peza. La malsimileco inter ino kaj malino estas sufiĉe granda laŭ aspekto kaj grando: urogalino estas nur duonpeza kaj 70 cm. longa.

Ĝi estas ofta birdo en Skandinavio, ĉirkaŭ Balta maro kaj Rusio. La subspecoj estas malsimilaj laŭ koloro kaj grando. En multaj eŭropaj landoj la speco ĉu malaperis ĉu estas tre endanĝerigita. En Irlando malaperis. En Skotio malaperis kaj oni enkondukis la skandinava subspeco. En Hispanio la okcidenta subspeco estas tre endanĝerigita kaj izolita de la orienta; tiu danĝero rilatas al tutmonda plivarmiĝo, ĉar temas pri antaŭglacia speco kaj ties antaŭglaciaj vivmedioj malaperas pro varmiĝo.

[redaktu] Subspecoj

T. urogallus cantabricus - Nordokcidenta Hispanio.

T. urogallus aquitanicus - Pireneaj Montoj.

T. urogallus major - Centra Eŭropo (Alpoj ĝis Baltaj Landoj).

T. urogallus rudolfi - Sudorienta Eŭropo (Bulgario ĝis sudokcidenta Ukrainio).

T. urogallus urogallus - Skandinavio; enkondukita en Skotion (1837).

T. urogallus karelicus - Finlando, Karelio.

T. urogallus lonnbergi - Kola Duoninsulo.

T. urogallus pleskei - Belorusio, centra Eŭropa Rusio.

T. urogallus obsoletus - Norda Eŭropa Russia.

T. urogallus volgensis - Sudorienta Eŭropa Rusio.

T. urogallus uralensis - Uralaj Montoj, okcidenta Siberio.

T. urogallus taczanowskii - Centra Siberio ĝis nordokcidenta Mongolio.

[redaktu] Aspekto

La masklo estas nekonfuzebla, ĉefe dum pariĝado, kiam malfermas sian nigran voston regule makulita per du strioj de blankaj markoj. La flugiloj estas brunaj (sur ŝultre klare videbla blanka makulo), la korpo brile bluverda kaj kapo kaj kolo malhelgriza. Beko blankeca kaj sube longa nigra plumaro kvazaŭ barbo. Surokule ili havas ruĝan makulon. La ino havas tiun lastan ruĝan makulon multe malpli granda kaj same la blankan makulon surŝultre; krom tio, nur brunmakulan plumaron kaj sube pli ruĝecan ĉe kolo kaj pli helan ĉe ventro. En la piedoj ili havas skvamojn, kiuj estas tre utilaj por piediri surneĝe.

[redaktu] Vivo

Printempe okazas bunta seksardo. La plej grandan parton de tiu aktivado okupas konkurencon inter najbaraj virbirdoj aŭ foje inter du el ili en la sama kantejo. Frumatene la viroj laŭtege kaj seke kantas surbranĉe apud sia dormejo kaj inoj venas suben. Poste li subeniras kaj pariĝas foje ne nur kun unu ino, sed kun pliaj. Somere la birdoj vivas surplanke kaj manĝas ne nur vegetaraĵojn sed ankaŭ ĉiajn bestetojn: vermojn, formikojn, ktp. Aŭtune povas okazi kvazaŭ seksarda kantado, kiu utilas nur por markigi teritoriojn kaj prepariĝi por printempa seksardo. Vintre ili revenas al surarba vivo kaj vegetarana manĝo. La inoj preskaŭ neniam malsupreniras surplanken vintre.

[redaktu] Nesto

La ino konstruas neston surplanke inter herbo kaj sekaj folioj, ofte ĉe pinarbo aŭ inter malaltaj branĉoj de juna arbo. Aprile, maje aŭ junie (se pli norde aŭ pli alte) ŝi demetas 5 ĝis 9 flavajn ovojn makulitan brune. Ŝi kovas ilin ĉirkaŭ unu monato. Tuj post ĉies eloviĝo la idaro estas translokigita de patrino al pli sekura loko. La idoj flugas antaŭ unu monato post la eloviĝo, eĉ antaŭ la tuta plumiĝo. Post plenkreska plumŝanĝo je trimonata aĝo la idoj havas malsimilan plumaron laŭ sekso.

[redaktu] Manĝo

Urogaloj restas ĉiam ĉe sia arbaro, do, ili manĝas ĉefe ties foliaron. Ĉar plej ofte ili vivas ĉe pinarbaro, oni manĝas ĉefe pinglojn, do, iliajn foliojn. Aliaj urogaloj plej ofte manĝas foliojn de ileksoj, kverkoj, ktp., sed ankaŭ fruktojn, berojn. Foje ili manĝas insektojn ĉefe por la idaro kiuj bezonas urĝe proteinojn, ĉar en montara regiono somero mallongas. Ĉar vintre oni manĝas nur pinglojn, kio estas vere malmola manĝaĵo, tiuj birdoj serĉas kaj englutas ŝtonetojn kiuj utilas kiel dentoj.

[redaktu] Vivmedio

Pro siaj interrilataj kaj flugaj kutimoj la urogaloj bezonas malfermajn arbarojn aŭ arbarojn kiuj havu proksime malfermajn zonojn. La arbaro povas esti de pinarboj, betuloj, fagoj, kverkoj, ktp. La birdoj (maskloj unuflanke kaj inoj aliflanke) estas teritoriaj kaj markas por si mem areon de 1 km. proksimume.

[redaktu] Endanĝerigita speco

Kelkaj el tiuj subspecoj malpliiĝas ĉefe pro reduktado de vivmedio. Ekzemple en Hispanio la okcidenta subspeco loĝas ĉe deciduaj arbaroj kiel fagaro kaj kverkaro, do multe suferas vintre kompare kun la pirenea subspeco kiu ĝuas pinarbarojn. Tiele la okcidenta malpliiĝis dum la lastaj 20 jaroj de la jarcento el preskaŭ 600 viroj ĝis nur ĉirkaŭ 200.

La kialoj de tiu ĝenerala malpliiĝo estas diversaj:

  • malpliigo de vivmedio,
  • arbohakado, konstruado de ŝoseoj, ktp.
  • ŝtelĉasado,
  • ŝanĝo de arbospeco,
  • homa ĉeesto: ekskursoj, skiado, ĉasado, brutbredado, ktp.
  • dratbariloj ĉefe porcervaj, kie pereas multaj mallertaj flugantaj urogaloj,
  • natura ovo- kaj idrabado farata de aproj, vulpoj, ktp.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com