Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Tokipono - Vikipedio

Tokipono

El Vikipedio

Nomo de eŭropaj landoj en tokipono
Pligrandigu
Nomo de eŭropaj landoj en tokipono

Lingvo > Planlingvoj > Tokipono



la lingvo de bono

la simpla vojo de la vivo

--Tokipona diro

Tokipono (tokipone: toki pona) estas planlingvo konstruita de Sonja Elen Kisa iam. Ĝi ne estas internacia helplingvo, sed filozofia aŭ luda lingvo. La vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo: vivi simple sen la komplikoj de la moderna vivo. Ankaŭ la gramatiko estas farita por esti kiel eble plej simpla, parte laŭ modelo de piĝinoj: ekzemple, ne ekzistas subjunkcioj aŭ pasiva voĉo.

Enhavo

[redaktu] Fonologio

Pligrandigu

Estas en Tokipono nur 14 fonemoj, 9 konsonantoj kaj 5 vokaloj. La silabo-formoj de Tokipono similas al tiuj de la japana, t.e. eblas V(n) aŭ KV(n) je komenco de vorto, poste nur KV(n). Ekzemple: "o" (ho), "ala" (ne, mal-), "ken" (povi), "kule" (koloro). Jen ĉiuj eblaj silaboj:

  a   e   i   o   u    La silabo 'u' povas esti ronda aŭ neronda.
 ka  ke  ki  ko  ku    Plozivoj kaj frikativoj 
 sa  se  si  so  su      povas esti voĉaj aŭ nevoĉaj.
 ta  te      to  tu    La silabon 'ti' oni evitas pro similo al 'si'
 na  ne  ni  no  nu
 pa  pe  pi  po  pu
 ma  me  mi  mo  mu
 ja  je      jo  ju    La silabon 'ji' oni evitas pro similo al 'i'    
 la  le  li  lo  lu
 wa  we  wi            La silabojn 'wu' kaj 'wo' oni evitas 
                       pro similo al 'u' kaj 'o'.
         n             ĉe fino de silabo

[redaktu] Ofteco de fonemoj

Analizo de 10-litermila tekstaro en Tokipono liveras jenajn proporciojn por la fonemoj de Tokipono:

 0.172     a
 0.148     i
 0.116     n
 0.102     l
 0.077     o
 0.074     e
 0.051     k
 0.046     t
 0.044     m
 0.041     s
 0.037     p
 0.032     u
 0.030     j
 0.028     w

[redaktu] Gramatiko kaj Semantiko

Origino de ĉiu el 118 bazaj vortoj de tokipono, laŭ datenoj el la oficiala tokipona etimologio (klaku sur la bildo por klarigoj).
Pligrandigu
Origino de ĉiu el 118 bazaj vortoj de tokipono, laŭ datenoj el la oficiala tokipona etimologio (klaku sur la bildo por klarigoj).

Tipologie, Tokipono estas izola lingvo (po unu morfemo en unu vorto). Ĝia fiksa vortordo estas subjekto-verbo-objekto. La rolojn de diversaj vortoj en frazo oni distingas per la frazoparto-dividiloj "la" (kiu finas adverban komplementon), "li" (dividas subjekto de verbo), kaj "e" (akuzativa prepozicio). Modifiloj (adverboj kaj adjektivoj) sekvas la modifatan vorton, krom adverbaj subfrazoj, kiuj antaŭas la modifatan ĉeffrazon, dividita de ĝi per "la".

Plej multaj vortoj uziĝas plur-role, kiel verbo, substantivo, adjektivo. Eĉ la prepozicioj havas ankaŭ verbajn kaj/aŭ substantivajn uzojn, ekz. "tawa" = "al" aŭ "iri".

La bazaj ununombraj pronomoj estas "mi, sina, ona, ni" = "mi, vi, li/ŝi/ĝi, tiu/tio". Aliajn pronomojn oni formas per almeto de "mute" (= pluraj, multaj), do "mi mute" = "ni", ktp. La vorto "jan" (= homo, ulo) ankaŭ povas roli kiel nedifina pronomo kia la esperanta "oni", kaj "ijo" (aĵo) kiel la esperanta "io".

La lingvo distingas radikvorte nur 5 kolorojn: blanka, nigra, ruĝa, blua, flava. Aliajn kolorojn oni povas esprimi per kunmetaj sintagmoj (ne ekzistas kunmetaj vortoj), ekz. "laso jelo" = flavblua, verda.

La vortoj ĝenerale devenas de la angla, Tokpisino, la finna, la kartvela, la nederlanda, la akadia franca, Esperanto, la kroata, la ĉina (la normĉina kaj la kantona). Estas nur 118 vortoj, escepte de certaj arĥaismoj.

Propraj nomoj kaj aliaj alilingvaj pruntaĵoj estas ĉiam adjektivoj, ne memstaraj vortoj. Ekz. "jan Sonja": laŭvorte, "homo Sonja", "ulo Sonja".

[redaktu] Parolantaro

Jam de pluraj jaroj ekzistas komunumo de parolantoj (pli precize, ĉefe legantoj kaj skribantoj) en IRC babilejo kaj retpoŝta listo ĉe Yahoo Groups. Estas dekoj da homoj kiuj povas legi kaj skribi tokipone, sed ne estas certe, kiom el ili povas flue paroli ĝin.

La literaturo de Tokipono aktuale konsistas el proverboj, partoj de religiaj tekstoj, poemoj, kaj kelkaj noveloj.

[redaktu] Specimeno

numeroj en Tokipono
0 ala
1 wan
2 tu
3 tu wan
4 tu tu
5 luka
6 luka wan
7 luka tu
8 luka tu wan
9 luka tu tu
10 luka luka

La Patro Nia (Aŭdigu sondosieron):

mama pi mi mute o,
sina lon sewi kon.
nimi sina o sewi en pona.
ma sina o kama.
jan o pali e wile sina en lon sewi kon en lon ma.
sina o pana lon tenpo suno ni e moku tawa mi.
o weka e pali ike mi, sama la mi weka e pali ike pi jan ante.
o pana ala e wile ike tawa mi.
o awen e mi weka tan ike.
ni li nasin.

[redaktu] Eksteraj ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com