Rusia Imperio
El Vikipedio
La Rusia Imperio estis imperio de Rusio, kiu daŭris de 1721 ĝis 1917. Ĝi estis fondita de Petro la Granda en 1721. Regis ĝin la caro, la imperiestro.
La imperio rigardis sin posteulo de Bizanca imperio.
Interalie, la rusa imperio etendis eŭropan civilizon al Siberio, aneksis centran Azion, venkis Napoleonon.
En la 19-a jarcento la rusa literaturo floris: Aleksandr Puŝkin, Fjodor Dostojevskij, Lev Tolstoj ka.
En 1905, la imperio estis tiel malforta, ke Japanio venkis ĝin en milito en Manĉurio. La Unua mondmilito plue malfortigis la imperion tiel, ke ĝi estis renversita en la Rusia revolucio.
[redaktu] Post Rusia Imperio
Sekve de la revoluciaj okazaĵoj Rusio en marto 1917 iĝis respubliko kun provizora registaro kaj en novembro la regadon transprenis sistemo de sovetoj, kiuj konsistis el deputitaj laboristoj kaj soldatoj. De tiam oni parolis pri Soveta Rusio. Soveta Rusio perdis grandan parton de la teritorio pro forlaso de la Unua mondmilito kaj eko de la enlanda milito. En 1922 ĝi kiel Rusa Federacia Socialisma Soveta Respubliko (RSFSR) fariĝis parto de la nove fondita Sovetunio, kiu unuigis plejparton de la teritorio de la iama imperio.
En 1991 Rusia Federacio en la limoj de la iama RSFSR denove fariĝis komplete memstara ŝtato, Sovetunio dissolviĝis.