Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Poznań - Vikipedio

Poznań

El Vikipedio

Poznanio
Poznań
[[{{{bild}}}|200px]]
Lando Pollando
Regiono Grandpolujo
Departemento
Federacia ŝtatoProvinco
Wielkopolskie
Poŝta Kodo 60-001 al 61-890
52° 24' N, 16° 54' E Mapo
Alteco 60-154 m
Areo 261,37 km²
Loĝantoj 570 800 loĝantoj
2197 loĝantoj / km²

Pollando > Listo de urboj de Pollando > Poznań

Koordinatoj: 52° 24' N, 16° 54' E Mapo


Kapridoj sur urbodomo de Poznań
Pligrandigu
Kapridoj sur urbodomo de Poznań
Former Jezuita kirko
Pligrandigu
Former Jezuita kirko
Urbodomo
Pligrandigu
Urbodomo

Poznań estas la ĉefurbo de la pola provinco (vojevodio) Wielkopolskie kaj de la regiono Grandpolujo (Wielkopolska). Ĝi situas ĉe la rivero Varto kaj havas 590 000 loĝantojn. Ĝi havas statuson de urbo de la 13-a jarcento, kaj apartenis al Prusio de 17931918 kaj al Germanio inter 193945.

En julio 1956 la laboristoj ribelis kontraŭ la komunismo, kio estis sange subpremita.

La historio de Poznano apartenas al unu el la plej malnovaj en Pollando. Nome, la unuaj migrantaj ĉasistoj komencis setliĝi tie jam pli ol 8 mil jarojn antaŭ nia erao. Dum jarcentoj la regionon jen kaj jen celis laŭvicaj hom-grupoj, alportante ĉiam pli novajn kutimojn kaj vivmanierojn. Sufiĉas diri, ke nun en la urbo arkeologoj laboras en pli ol 100 foscentroj. Bedaŭrinde tra la regiono ne kondukis la romia sukcena itinero aŭ aliaj gravaj trakoj, tial temas verdire pri loko iom provinca. Tio tamen ne signifis sole malavantaĝojn. Ĝuste la provinca situo de la regiono kaŭzis, ke ne damaĝis ĝin la migrantaj el la okcidento al la oriento keltoj nek la migrantaj el la nordo al la sudo de la eŭropa kontinento gotoj. La loka komerco disvolviĝis malrapide, sed senĉese. Ĝian ekziston ĉesigis nur invadoj de hunoj, kiuj superlavangis la regionon en la 5-a jarcento. Veran renaskiĝon de la regiono kaj establon de setlejo, el kiu evoluis Poznano, alportis nur la 9-a jarcento. Temas pri Ostrów Tumski – la rivera insulo de Warta. Neplenaj 100 jarojn pli poste ĝi fariĝis unu el la plej gravaj lokoj en la kreiĝanta ŝtato de princo Mieszko la 1-a, opiniata la unua reganto de Pollando. Tre rapide la urbo disvoviĝis, grandparte pro la situo najbare kun la germana imperio. Ĝuste kun ĝi la unuaj regantoj de Pollando estis plej proksime ligitaj. Pri la tiama graveco de Poznano povas atesti la fakto, ke laŭ la arkeologiaj esploroj ĝuste ĝi estis la plej bone fortikigita urbo en la ŝtato de Mieszko la 1-a.

En la 966 jaro, kiam okazis la bapto de tiu ĉi pola princo komenciĝas la skriba historio de Pollando. Necesas aldoni, ke ĝuste Poznano estas opiniata de sciencistoj kiel verŝajna loko de tiu ĉi bapto. Atestas pri tio interalie la fakto, ke en Poznano estis malkovritaj antaŭnelonge restaĵoj de kastelo, la plej granda masonita konstraĵo en la tiama Pollando. Oni supozas, ke apudis ĝin la tn. kapeleto de Dąbrówka – la edzino de Mieszko la 1-a. La arkeologiajn esplorojn malfaciligas la fakto, ke la restaĵoj troviĝas sub la preĝejo de Dipatrino, daŭre funkcianta kaj vizitata de religiuloj. Tamen, arkelogoj ĉiam pli kuraĝe supozas, ke Poznano ne nur rolis kiel loko en kiu komenciĝis la simbola kristanigo de nia lando - pro la bapto de la reganto, sed ke ĝuste ĝi estis la unua ĉefurbo de Pollando.

Nome, la unua episkopo de Pollando, Jordan, sian sidejon havis en Poznano en la Katedalo de la sankta Petro troviĝanta sur la menciita jam insulo Ostrów Tumski. En la sama preĝejo estis entombigitaj princo Mieszko la 1-a kaj poste lia filo Boleslao la Brava – la unua reĝo de Pollando. La katedralo fariĝis loko de la eterna ripozo ankaŭ por laŭvicaj reĝoj de Pollando. Kiel la lasta estis tie entombigita en la 1296-a jaro Przemysław la 2-a. Valoras mencii, ke ĝuste li enkondukis la blankan aglon kiel la blazonon de Pollando. Kiel skribas la unua pola kronikisto Gall Anonim, la jaroj post la morto de Przemysław la 2-a alportis kaoson al la juna pola ŝtato. Rezulte de ĝi homoj revenis al la paganaj ritoj kaj en la katedralo de la sankta Petro ekloĝis sovaĝaj bestoj. Sed, ne por longe. La katedralon post neplena jarcento oni rekonstruis kaj ĝi denove fariĝis la episkopa sidejo. Sed, Poznano ne plu multe gravis. En la 1320-a jaro la oficiala ĉefurbo de Pollando fariĝis Krakovo. Poznano do devis lasi la sonĝojn esti la koro de la lando kaj ĝi devis okupiĝi pri komerco, ankaŭ kun tiom foraj regionoj kiel Arabio. Ene de la ĉirkaŭita per la defendoremparego urbo la vivo brile evoluis. Poznano estis rekonita la urbo jam meze de la 13-a jarcento. El la sama periodo devenas la difino de la ĉefa urba foirplaco. Ĝia spaco okupis eĉ 2 hektarojn, kio signifis dekonon de la urba spaco entute. La grandeco gravis, ĉar ĝuste sur tiu teritorio okazis ĉiu-merkredaj bazaroj. Pri pli grandaj fieris sole Gdansko kaj Krakovo. Malgraŭ tio, ke en Poznano ne plu loĝis reĝoj, ĝi daŭre apartenis al la ĉefaj urboj de Pollando. Atestas pri tio interalie la fakto, ke ĝuste ĝi kune kun Krakovo devis aprobi ĉiujn subskribitajn pactraktatojn inter la pola ŝtato kaj la Teŭtona Ordeno. En la 15-a jarcento oni ĉirkaŭis Poznanon per aldona defendoremparego kun 35 turetoj, inkluzive de la plej granda, nomata la horloĝa. Kaj kun la horloĝo kaj Poznano entute nedisigeble ligiĝas la t. n. poznanaj kapretoj, vaste rekonataj kiel la simbolo de la urbo.

Laŭ onidiroj kiam majstro Bartolomeo finis la laborojn pri la turhorloĝo, kiun oni volis instali ĉe la urbodomo, li invitis la urbokonsilantaranojn por ĝia prezentado. Tion neatendite partoprenis ankaŭ vojevodo. Majstro Bartolomeo ordonis do al kuiristo prepari apartan regalon. Tamen tiu ĉi ne estis aparte zorgema persono kaj la ĉefa plado estis rostbruligita. Li do decidis ŝteli du kapretojn kaj rapidis ilin prepari anstataŭ la bruligitan viandon. La karpetoj tamen sukcesis eskapi el la kuirejo kaj ili subite ektroviĝis sur la tegmento de la urbodomo. Tie ili komencis interfrapi sin per la kornoj, kio multe amuzis la urbokonsilantojn kaj urboloĝantojn. La batalemaj kapretoj vekis ankaŭ bonan humoron de la vojevodo, kiu senkulpigis la kuiriston pri la ŝtelo kaj ordonis al majstro Bartolomeo aldoni al la prilaborita horloĝo kapretfigurojn, kiuj frapetu sin per la kornoj. La ordono de la vojevodio evidente devis esti plenumita kaj kapretoj ĝis hodiaŭ tagmeze elkuras el la horloĝo, situanta sur la turo de la urbodomo por reciproke interŝanĝi kornofrapetojn. Tio same hodiaŭ kiel antaŭ jarcentoj kaŭzas ĝojon de la poznananoj, kaj ankaŭ de turistoj, kiuj gape admiras la simbolon de la urbo.

Flago de Pollando Pola Respubliko Flago de Pollando

Vojevodioj: Varmio-Mazurio | Grandpolio | Sanktakrucio | Antaŭkarpatio | Malgrandpolio | Kujavio-Pomerio | Lubuŝio | Lodzio | Lublinio | Mazovio | Malsupra Silezio | Opolio | Podlasio | Pomerio | Silezio | Okcidentopomerio

Ĉefaj urboj: Varsovio | Lodzo | Krakovo | Vroclavo | Poznań | Gdańsk | Szczecin | Bydgoszcz | Lublin | Katowice | Białystok | Częstochowa | Gdynia | Gorzów Wielkopolski | Toruń | Radom | Kielce | Rzeszów | Olsztyn

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Poznań sub la gloso Poznań
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com