Paderborn
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
Blazono |
Situo en Germanio |
Bazaj informoj | |
Lando: | Germanio |
provinco (Bundesland): | Nord-Rejno-Vestfalio |
Distrikto (Regierungsbezirk): | Detmold |
Subdistrikto (Kreis): | Paderborn |
Areo: | 180 km² |
Loĝantoj: | 140.748 (2004-12-31) |
loĝantara denseco: | 774/km² |
Alto: | 94 - 347 m super meza marnivelo |
Poŝtkodoj: | 33041 - 33106 (eksa: 4790) |
Telefonaj prefiksoj: | 05251, 05252, 05254, 05293 |
Koordinatoj: | 51° 43′N 8° 45′E |
aŭtokodo: | PB |
Komunuma kodo: | 05 7 74 032 |
Adreso de la urba estraro: |
Am Abdinghof 11 33098 Paderborn |
Oficiala retejo: | www.paderborn.de |
retpoŝta adreso: | info@paderborn.de |
Paderborn estas urbo en la nord-oriento de Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi situas sud-okcidente de la montaro Teutoburger Wald. Ĝi estas tradicia universitata urbo.
Enhavo |
[redaktu] Religio
Paderborn havas la reputacion de tradicia katolikeco. Tio reiras al rekatolikigo fare de la jezuitoj ek de 1580; episkopo Dietrich igis fermi la preĝejon Marktkirche, kelkajn jarojn antaŭe protestantigitan, tiel ke ne plu eblis protestantaj diservoj en la urbo. Ĝis 1802 Paderborn restis ekskluzive katolika.
[redaktu] Trafiko
Paderborn situas ĉe aŭtovojo A33, nord-suda, kiu ligas ĝin al la aŭtovojaj kruciĝoj Bielefeld kaj Wünnenberg-Haaren. Fervojaj ligoj estas al ĉiuj direktoj; haltas IC- kaj ICE-trajnoj de la linio Düsseldorf – Kassel, kiuj parte iras al Berlino. Regiona flughaveno, komuna kun Lippstadt, situas 15 km sud-okcidente de la urbo; ĝi servas precipe al la enlanda trafiko, sed ankaŭ por flugoj al kaj de Anglio kaj por feriaj (ĉartitaj) flugoj.
[redaktu] Ĝemelecoj
Ĝemelurboj de Paderborn estas:
- Le Mans (Francio), ĝemeleco jam de 836, sed oficiale nur de 1967
- Bolton (Britio) de 1975
- Belleville (Ilinojo, Usono) de 1990
- Pamplona (Hispanio) de 1992
- Przemysl (Pollando) de 1993
- Debrecen (Hungario), de 1994
[redaktu] Famuloj
En Paderborn naskiĝis:
- Heinrich ALDEGREVER, kuprogravuristo
- Heinz NIXDORF, entreprenisto
- Josef WIRMER, ĵurnalisto kaj rezistulo kontraŭ naziismo
En Paderborn vivas/is kaj laboras/is:
- Eugen DREWERMANN
- Helmar Gunter Frank
- Engelbert HUMPERDINCK
- Friedrich SPEE VON LANGENFELD
- Karl Weierstrass