Inkvizicio
El Vikipedio
![Pedro Berruguete. Sankta Domingo prezidas aŭtodafeon (1475).](../../../upload/shared/thumb/b/be/Inquisition2.jpg/250px-Inquisition2.jpg)
Inkvizicio aŭ Sankta Ofico (latine: Inquisitio Haereticae Pravitatis Sanctum Officium) estas aro de institucioj organizitaj de la katolika Eklezio, por kontraŭbatali herezojn. Ĝi estis unue kreita en 1184 kaj restrukturita en 1232 de la Papo Gregorio la 9-a. La oficiala Inkvizicio finiĝis en Hispanio en 1834. Siajn funkciojn transprenis ekde 1967 la eklezia institucio "Sankta Kongregacio pro Doktrino de la Fido"
Enhavo |
[redaktu] Origino
Jam de la komenco de la Eklezio kiel institucio, alvenis la problemo de la traktado de la herezoj, tio estas, de la kristanoj kun malsamaj vidpunktoj al la oficiala de la baza institucio. Tre ofte la konfrontado estis perforta, kaj ankaŭ intervenis la ciilaj instancoj.
En Mezepoko alvenis la ideo krei specifan institucion por kontraŭbatali la herezojn. Speciale danĝera por la Papo estis la albigensismo, disvolviĝinta en Francio ĉirkaŭ la 12-a jarcento, kaj tiam formiĝis en 1184 la unua Inkvizicio.
[redaktu] Historio
Oni kutime dividas en historion de la Inkvizicio en kvar instituciojn: la mezepokan, la hispanan, la portugalan kaj la roman.
[redaktu] Hispana Inkvizicio
En la Hispana Inkvicio, estas unu Ĝenerala Inkviziisto, nomita de la papo, krom li, estris la inkvicion la Consejo de la Suprema (Konsilantaro de la Plialta) (tribunalo de rejuĝo kun administraj funkcioj). En la Consejo de la Suprema estis naŭ membrojn: 5 konsilantoj, unu kontrolisto, tri konsilantoj nomita de la reĝo kaj unu dominikana konsilanto. La konsilantoj nomis reprezentanton apud Romo. La Consejo estis egaligita al reĝaj tribunaloj kaj en la cerimonioj ŝtataj, ĝi estis en honora loko, poste la Reĝa Konsilantaro kaj la Aragona Konsilantaro.
La Hispana Inkvicio havis multajn aliajn oficiistoj: la alguacil mayor ("plejgranda akvoportisto"), la receptor ("ricevisto"), notario del julgado ("notisto de l' juĝita afero"), procurador del fisco ("prokuroro de l' fisko), notario de los procesos civiles ("notisto de la civilaj procesoj"), defendaj advokatoj, kuracistoj, pastroj, nuncio kaj "portisto".
Historie, la inkvizicio en Hispanio okazis pro la revenko de la hispaniaj Maŭroj, kaj celo kristanigi la judojn kaj maŭrojn loĝantajn en hispanio.
[redaktu] Roma Inkvizicio
La Sacra Congregazione estis formita de ses kardinaloj nomitaj de la Papo kaj agis en la kurio. Ĝi ne havis blazonon aŭ publikajn cerimoniojn. Ĝia celo estis kontroli la kandidatoj al papeco. Krom la kardinaloj, estis unu kuna komisaro kiu ricevis la denuncojn, ekis procesojn kaj administris la "domon de Sankta Ofico". Tiu komisaro estis ĉiam dominikano kaj eniris la funkcion laŭvice. La Roma inkvicio ankaŭ, akcesore, kontrolis la hereziojn en Italio, kun tribunaloj en kelkaj urboj. En Venecio la respublika registraro rajtis nomi tri delegitojn al inkvicia tribunalo.
[redaktu] Portugala Inkvizicio
La Ĝenerala Inkvizicisto nomis konsilantaron post konsulti la reĝon, krom ili estas unu dominikana konsilanto. Ankaŭ estis deputitoj organizataj laŭ aĝo.
Pentraĵo pri inkvizicio de Francisco de Goya |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.newadvent.org/cathen/08026a.htm
http://www.catholic.net/RCC/Periodicals/Dossier/1112-96/article4.html
http://www.rarebooks.nd.edu/exhibits/inquisition/text/directory.html
http://www.jesus-is-lord.com/anti6.htm
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |