Futbala Mondpokalo 1954
El Vikipedio
Monda Ĉampionado de Futbalo 1954 | |
Ejo | Svisio |
Nombro de landoj | 38 (16 en fina turniro) |
Ĉampiono | Germanio |
Komenca ludo | 16-a de junio 1954 |
Finalo | 4-a de julio 1954 |
Spektantoj | 880.000 (34.000 po ludo) |
Goloj | 140 (averaĝe 5,4 je ludo) |
Golreĝo | Sándor Kocsis (Koĉiŝ Ŝandor) (Hungario) - 11 goloj |
La 5. Futbala Mond-Pokalo okazis inter la 16-a de junio kaj la 4-a de julio 1954 en Svisio.
16 naciaj teamoj ludis en 4 antaŭgrupoj.
La plej grava favorato estis la teamo de Hungario, kiu mirigis la tutan mondon ĝistiam per fantazieca atakludo. La hungaroj fortigis tiun bildon per fantazieca sieĝo en la du unuaj ludoj kontraŭ Germanio (8:3) kaj kontraŭ Sud-Koreio (9:0).
En la kvaronfinalo Aŭstrio venkis Sivlandon je 7:5, kio estas ankoraŭ hodiaŭ la plej golriĉa matĉo de ĉiuj turniroj. La hungaroj fortigis siajn sukcesojn per venko super Brazilo (4:2). En la alia branĉo la germana teamo venkis en la kvaronfinalo super Jugoslavio je 2:0.
La duonfinalo inter Hungario kaj la ĝistiama nevenkita titoldefendanto, Urugvajo finiĝis kun sieĝo de Hungario (4:2). La germana teamo, ludante pli kaj pli bone, venkis Aŭstrion je 6:1.
La finludo inter Hungario kaj Germanio estis drameca. Hungario pelis la pilkon jam komence de la ludo dufoje en la germanan golejon (2:0) kaj ŝajnis denove esti la sieĝo de la hungaroj. Sed Germanio sukcese turnis la ludfluon kaj atingis 3:2. Tiel la hungara teamo perdis la unuan futballudon ekde 1950 kaj tiel la esperatan pokalon. En Germanio oni ankaŭ nomas la venkon de la germanoj "Miraklo de Bern". Tiu sieĝo redonis al la germanoj la kredon en si post la malgajnita milito. Post la matĉo en Hungario okazis la unuaj kontraŭ-komunistaj protestoj.
Post 50 jaroj de la finludo (6-an de junio 2004) okazas memorludo inter Hungario kaj Germanio.
59 golpafantoj akiris 140 golojn en 26 ludoj; la plej golriĉa ludo estis 7:5 inter Aŭstrio kaj Svislando.
Golreĝo estis Sándor Kocsis (Hungario) kun 11 goloj.
[redaktu] Kvalifikado
Jenaj teamo kvalifikiĝis por la mondpokalo en 1954:
[redaktu] Ligoj
http://www.rsssf.com/tables/54full.html
http://www.planetworldcup.com
animacio pri la finalo de la Futbala Mond-Pokalo de 1954 uzanta LEGO-ludfigurojn
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |