Futbalo
El Vikipedio
Futbalo (aŭ piedpilkado) estas sporto el la familio de la piedpilkadoj, kaj estas la plej internacie konata kaj praktikata sporto el tiu familio.
Ĝi estas ludata sur ortangula kampo inter du dekunuhomaj teamoj. La celo estas enigi la pilkon, ne uzante la brakojn (jen per la kapo, jen per la brusto, sed ĉefe per la piedoj), en la golejon defendatan de golulo de la kontraŭa teamo.
Laŭ studo far la Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj (FIFA), publikigita en 2001, oni taksas pli ol 240 milionoj la nombron da homoj kiuj ofte ludas futbalon en pli ol 200 landoj tutmonde. En multaj partoj de la mondo — ĉefe en Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko — futbalo elvokas egajn pasiojn kaj ludas gravan rolon en la vivo de fervoruloj, lokaj komunumoj, kaj eĉ nacioj. Pro tiu entuziasmo, oni ofte diras, ke ĝi estas la plej populara teamsporto tutmonde.
Enhavo |
[redaktu] Reguloj
- vidu ĉe Reguloj de futbalo.
[redaktu] Organizoj
[redaktu] Turniroj
- Mond-Pokalo
- UEFA-Pokalo
- Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004
- Futbala Mondpokalo 1954
- Futbala Mondpokalo 2006
[redaktu] Landaj Ligoj
- Angla Ligo
- Brazila Ligo
- Skota Ligo
- Grandliga Futbalo (Usono)
[redaktu] Famaj ludistoj
- Franz Beckenbauer (F.R.Germanio, 1965-1977)
- David Beckham (Anglio, 1998-nuntempe)
- George Best (N.Irlando, 1965?-1970?)
- Johann Cruyff (Nederlando, 1969-1984)
- Diego Maradona (Argentino, 1982-1994)
- Michel Platini (Francio, 197?-198?)
- Pelé (Brazilo, 1957-1970)
- Ferenc Puskás (Hungario, 1945-1956; Hispanio, 1962)
- Zinedine Zidane (Francio, 1998?-nuntempe)
- Flórián Albert Hungario
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Futbalteamo
- Reguloj de futbalo
- Futsalo
- Rugbeo
- Gaela piedpilko
- Florenca piedpilko
- Usona piedpilko
- Kanada piedpilko
- Aŭstralia piedpilko
- Eŭropa futbalisto de la jaro
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.fifa.com paĝoj de FIFA, la Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj
- http://www.uefa.com paĝoj de UEFA, la Unuiĝo Eŭropa de Futbalaj Asocioj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.