Sándor Kocsis
El Vikipedio
KOCSIS Sándor (koĉiŝ ŝa:ndor (aleksandro) (n. 23-an de septembro de 1929 en Budapeŝto; m. 22-an de julio de 1979 en Barcelona) estis hungara futbalisto kaj atakanto en la legenda hungara ora teamo. Li ludis kun la famaj Ferenc Puskás (ferenc puŝkaŝ) kaj József Bozsik (joĵef boĵik).
Li jam ekludis en la aĝo de 17 en la teamo de Ferencváros en Budapeŝto. En 1950 li estis delegita al Honvéd (futbala asocio de la hungara armeo en Budapeŝto), kie jam ludis la kerno de la estonta nacia futbalteamo ĉirkaŭ Bozsik kaj Puskás. Li havis forton ĉe la kapumo tiel oni nomis lin "Orkapulo". Dum la 68 landaj ludoj, akiris li 75 golojn, kion neniu povis ĝis nun superi. Li akiris 11 golojn nur dum la monda futbalĉampiono de 1954, sed li restis sen golo dum la finalo. Posta la hungara revolucio de 1956, restis li en Okcidento. Li ludis de 1958 ĝis 1966 en FC Barcelona, kie li firmigis sian kromnomon kiel "Tete d' Oro". Li mortis je grava malsano en 1979, en la kataluna ĉefurbo.