Argilo
El Vikipedio
Argilo estas glueca knedebla tero, konsistanta el aluminio kaj silicio kun eta kvanto de magnezio, fero, natrio, kalio kaj kalcio. Ĝi estas et-era mineralo (ergrando < 2µm).
El ĝi oni faras per kuirado brikojn, tegolojn, vazojn, statuetojn, potojn kc. La argilaĵo estas aĵo el modlita, muldita aŭ tornita argilo, ofte sekigita aŭ bakita: arkitekturaj argilaĵoj (tegment- tegoloj, brikoj kaj akvotuboj).
La Argilo estas knedebla roko, formata de diversaj argilaj mineraloj, rezultanta de la malkombiniĝo de rokoj, inter alie granito eble entenantaj diversajn oksidojn, pli ofte de Fero Fe, kiu donas al argilo ĝian ruĝan koloron.
Tiujn Filitajn Aluminajn Silikatojn formos sedimentaĵoj aŭ la fondo de lagoj kaj oceanoj.
Iuj argiloj tiel nomata reziduaj, restis ĉeloke post la malkombiniĝo de la origina roko.
La movoj de la tera maso (ĉefe la movoj de subdukcio) translokos la argilajn tavolojn en lokojn, kie la temperaturo kaj la premo retransformos ilin al metamorfaj aŭ erupciaj rokoj similaj al la "patrinaj rokoj". Tiu geologia ciklo efikas kontinue kaj certigas la ĉiaman ĉeeston de argiloj ĉe la tera supraĵo.
La argilaj mineraloj konsistiøas el tre malgrandaj kristaloj de filitaj hidrataj aluminosilikatoj faritaj el folietoj, komponitaj el tavoloj de oktaedroj el alumino kaj de tavoloj de tetraedroj el silicio.
Estas multenombraj variaĵoj de argilaj mineraloj, kun belaj nomoj kiel: Agalmatolito, Atapulgito, Beidelito, Bentonito, Cimolito, Folerito, Glaŭkonito, Glosekolito, Halojzito, Ilito, Kaolinito, Klorito, Kolirito, Lenzinito, Litomargo, Melinito, Montmorijonito, Nakrito, Pagodito, Sepiolito, Severito, Sinopito, Smektito, Sfaragido, Vjerzonito kaj ĉe "mestizaj" formoj kiel la Ilito-Montmorijonito aŭ la Ilito-Klorito. (tieldiritaj "intertavoligitaj").
La argiloj komune uzataj en potfarado aŭ skulpto estas pliofte variaj miksaĵoj de Kaolinito Al4[Si4O10] (OH)8, de Ilito Kx Al2[Si4-x AlxO10] (OH)2 kaj de Montmorijonito, en kiu Kaolinito superas.
Krom aliaj argilaj mineraloj (Atapulgito, Halojzito, Sepiolito, Smektito), troviĝas tie Kvarco kaj diversaj organaj materioj.
La argiloj uzataj por fari ceramikaĵojn kaj nefandeblajn materiojn estas nomataj noblaj argiloj, kiel la Halojzito .
La Halojzito estas Argilo kun kristala strukturo malsimila al tiu, de Kaolino, kaj kun pli grandaj blankeco kaj kemia pureco. Oni uzas øin interalie por fabriki la francan "Porcelaine de Limoges" (Porcelanon de Limoges).
La Atapulgito kaj Sepiolito estas argiloj entenantaj magnezion kaj kiuj estas karakterizitaj per ilia grandaj ebleco de sorbo kaj de adsorbo.
Ni ankaŭ parolu pri la sorbantaj argiloj kiel la kalcia Bentonito kapabla sorbi oleon kaj pro tio uzataj por la malgrasigo de la lano sub la nomo de feltista tero (kaj kiel sorbanto en la kataj fek-sterna¼oj).
Necesas fine mencii gravan propraĵon de la argiloj: Kapablaj sorbi kaj adsorbi multenombrajn kemiajn speciojn kaj katalize plifaciligi kompleksajn kemiajn reagojn, ili sendube ludis gravan rolon en la sintezo de molekulegojn de karbaj hidratoj.