Ministerio
El Vikipedio
Ministerio estas tuto de oficistoj kaj oficejoj de unu fako inkluzive de domo, en kiu ili troviĝas.
Ministerion gvidas ministro, kiu estas membro de la registaro kaj estis komisiita prizorgi iun gravan fakon de la socia vivo. La ministerio estas aparato je lia dispono, kiu helpas lin plenumi la komisiitajn taskojn.
Ekzistas
- ministerio de la (publika) instruado
- ministerio de la aferoj eksterlandaj
- ministerio de la aferoj enlandaj (de interno)
- ministerio pri financoj
- ministerio pri ekonomio
- ministerio pri kulturo
- ministerio de komerco
- ministerio de medicina servo
Kelkaj landoj havas specialajn titolojn por certaj ministroj, precipe por la unua ministro aŭ ĉefministro, kiu povas havi la titolojn "kapitano", "kanceliero" ktp. La usona ministro pri eksterlandaj aferoj nomiĝas "sekretario pri ekstero", tiu pri justico "advokato ĝenerala".