Ansergrifo
El Vikipedio
Ansergrifo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Gyps fulvus
Hablizl 1783 |
La Ansergrifo aŭ gipo (Gyps fulvus) estas taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipo estas sufiĉe malsimila, sed ne tiom de aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj; krome estas unu el la plej grandaj rabobirdoj videblaj en Eŭropo ĉar ĝi superas laŭ enverguro (ĝis 260 cm) eĉ la imperian aglon.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo kaj medio
Kune kun la Monaĥvulturo, la ŝafgrifo kaj la kadavrogrifo (somere), estas unu el la malmultaj vulturaj specioj videblaj en Eŭropo, ĉar troviĝas en Hispanio, Portugalio, kelkaj izolitaj zonoj de Francio (kie ĝi estis reenmetita), Italio, granda parto de Balkanio kaj Krimeo. Ĝi loĝas ankaŭ en norda Afriko kaj okcidenta Azio ekde Turkio, Mezoriento, Arabio kaj Kaŭkazo tra Irano ĝis la regiono Himalajo kaj nordokcidenta Barato. Ĝi estas komuna birdo kaj ie estas tiom multnombra kiom la medio permesas. Parto de la eŭropa loĝantaro -la plej norda kaj juna- estas migranta. El 1000 ĝis 2000 trapasas markolon Ĝibraltaro oktobre: kelkaj atingas eĉ Senegalion. Simile okazas tra Israelo kaj kanalo Suez. Poste ili revenas al siaj naskiĝlokoj por bredado.
Ili loĝas montarajn regionojn kie estas profondaj valoj kie moviĝas rapide varmaj aerfluoj. Mateniĝe gipoj ripozas surborde de klifoj kaj ravinoj, atendante varmon por ekflugi. Eknoktiĝe ili revenas al dormejo. Ili preferas ankaŭ proksimon de zonoj dediĉitaj al brutbredado, granda ĉasado kaj kie estas kaj povas morti grandaj mamuloj.
[redaktu] Kutimoj
Tiu gipo estas ŝvebanta birdo pli ol fluganta, ĉar ĝi apenaŭ movas flugilojn. Ili leviĝas super varmaj aerfluoj kaj pasas horojn laŭ la vento serĉe de kadavroj (ĉefe grandaj mamuloj), el kio nurnure nutras sin. Ansergrifo estas adaptita por tia manĝo: ĉiopova vidkapablo por trovi iun ajn kadavraĵon, kaj kiam descendas por manĝi (okazas vulturaj amasigoj kaj interbataloj), enmetas senprobleme sian kapon kaj longan kolon por elpreni karnaĵojn per sia hokega beko.
Ili estas sociaj birdoj, formante koloniojn por dormi, serĉi manĝon per ŝvebo super malfermaj zonoj kaj manĝi. Tiu vulturo gruntas kaj siblas en dormejoj aŭ manĝejoj.
[redaktu] Aspekto
Temas pri facile rekonebla rabobirdo per siaj longegaj kaj larĝaj flugiloj kaj nigra, kvadrata kaj mallonga vosto kompare. Dumfluge kontrastas en ties flugiloj brunaj korpo kaj antaŭflugiloj kun nigraj flugplumaroj. Krome estas iom da blanko ĉekole kaj en radiko de flugiloj.
Ripoze kapo kaj longega kolo estas helgrizaj kaj senplumaj -nur estas blankeca lanugo kie ne restas sango aŭ viandorestaĵoj-. La beko estas malhelgriza aŭ flaveca kaj hokega. Kruroj estas grizaj kaj malfortaj, ĉar ili ne bezonas kapti predojn kiel agloj aŭ falkoj. Estas iom da blanka lanugo super ili.
Ĉe kolbazo troviĝas serio de longaj blankaj -supre- kaj helbrunaj -malsupre- plumoj kiuj aspektas krispo. Dorso, antaŭflugiloj kaj ventro estas helbrunaj. La resto malhelbruna.
Ili estas 95-110 cm longaj kun enverguro de 230-265 cm. Ili pezas inter 6 kaj 10 k. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj pezas mezaveraĝe duonkilon pluan. Ili estas tipaj vulturoj laŭ aspekto kaj ĉefe pro ties senpluma kapo. Junuloj estas pli malhelaj kaj ruĝecaj; tiuj havas pli brunan krispon.
[redaktu] Bredado
Ansergrifoj bredas inter monatoj decembro al aprilo. Tiam ili pariĝas stabile -nur se ili malsukcesas bredi, separiĝas- kaj nestas. Ili konstruas simplan neston el bastonetoj kaj interna herbaro kaj foliaro en klifaj kavernoj, sed povas okazi ankaŭ en arboj. Tie la ino demetas ununuran ovon kovotan de ambaŭ gepatroj dum 58 tagoj laŭ vicoj de po unu aŭ du tagoj. Poste ili vicos ankaŭ dum ĉirkaŭ kvar monatoj por manĝigi la idon, kiu kreskas lante, sed fludaŭre; pro tio, se ĝi ne ricevas akuratan kvanton da manĝaĵo, ĝi ne povas ĉesigi kreskon kaj mortas pro malsato. Idoj ekflugas ĉirkaŭ julio, sed restas proksime de la nesto ĝis emancipiĝo. Post kvar aŭ kvin jaroj pariĝas unuafoje.
Bredado povas okazi laŭ sola paro, sed plej ofte en kolonioj eĉ de ĝis centoj da paroj. Iam gipino demetas ovon en nesto de alia rabobirdo kiel Reĝa aglo (Aquila chrysaetos).
[redaktu] Subspecioj
Konataj subspecioj de tiu grifo estas:
- G. f. fulvus en Eŭropo, Afriko, kaj centra Azio kaj
- G. f. fulvescens en Afganio ĝis norda Barato.
[redaktu] Konservado
Kvankam temas pri specio ne tro minacata, ansergrifo estas protektita en kelkaj landoj. Antaŭe brutbredistoj mortigis ilin pro misaŭgura birdo, kiu minacas naskontajn inojn. Aktuale la problemo devenas el saniga regularo de la EU kiu malpermesas forlason de brutaro surkampare, ĉefe post la krizo de frenezaj bovinoj. Pro malabundo de grandaj hufohavuloj en tiu kontinento kiel cervoj, damaoj aŭ ĉamoj pro troa ĉasado kaj ĉefe malpliigo de arbaroj, kadavraĵoj forlasitaj de ŝafistoj estas granda parto de la dieto de tiu birdo. Nepras certigi manĝeblojn de gipoj en Eŭropo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
[redaktu] Referencoj
- Ŝablono:IUCN2006