Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Monaĥvulturo - Vikipedio

Monaĥvulturo

El Vikipedio

Monaĥvulturo
dosiero:220px-Blackvultsm.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: [[Aegypius]] 'Aegypius'
Specio: Monaĥvulturo 'Aegypius monachus'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Aegypius monachus

Linnaeus 1766

La MonaĥvulturoNigra vulturo (Aegypius monachus) estas la ununura birda specio de sia genro kaj unu el la malmultaj vulturoj troveblaj en Eŭropo kune kun la gipo, la kadavrogrifo kaj la gipaeto. Ĉiu apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel cirkuoj, milvoj, agloj, ktp. Tiu granda birdo estas Malnovmonda vulturo, kiu tute ne rilatas kun la Novmondaj vulturoj kiu estas en aparta familio Katartedoj, eĉ se en tiu membras ankaŭ la Amerika Nigra VulturoNigra katarto, (Coragyps atratus).

Enhavo

[redaktu] Disvastiĝo

Ties ĉefa zono estas azia ekde Turkio kaj la Kaŭkazo ĝis Manĉurio. En Eŭropo troveblas en Krimeo, Grekio kaj Balkanio, Mediteraneaj insuloj (Kipro, Kreto, Sicilio, Korsiko, Sardio kaj Majorko) kaj sudokcidento de la Iberia Duoninsulo. Vintre troveblas ankaŭ en la valo de rivero Nilo, Palestinio, Punjabo kaj Koreio, kaj malofte ĝis Japanio. Temas pri minacata birdo en Eŭropo. Ĝi estas loĝanta escepte en regionoj kie tro malvarmaj vintroj malhelpas movadon. Ankaŭ junuloj migras.

Ili loĝas en rokejoj kaj ravinoj tre densaj. En la Iberia Duoninsulo preferas mediteraneajn arbarojn -kverkaro- kaj en Majorko pinarojn. Poste ili manĝas en proksimaj malfermaj zonoj kie estas ĉu brutaro ĉu kunikloj.

[redaktu] Aspekto

Mezaveraĝa enverguro de tiu specio estas de 250 cm, kvankam estas informo pri ekzempleroj de ĝis 3 m. Temas pri granda birdo kiu longas el 100 ĝis 115 cm. Maskloj pezas el 7 ĝis 11,5 kg kaj la inoj el 7,5 ĝis 12,5 kg.

Plumaro estas ĉefe nigra, makulita de malhela bruno ĉedorse. Kolo kaj parto de kapo estas nigraj kaj senplumaj, kvankam en vizaĝo kaj krono estas iom da nigra lanugo. Vizaĝo estas malhela sube kaj hela supre kaj malantaŭ okuloj. Beko elstaras pro ties helgriza -eĉ blueca- koloro, kvankam ankaŭ ties pinto estas nigra. Ĉe kolbazo estas brunaj plumoj kaj alia vico de pli helaj plumoj surbruste, kiel krispo simila al tiu de ansergrifo.

Ambaŭ seksoj havas saman plumaron. Junuloj estas eĉ pli malhelaj ol maljunuloj.

Kiel preskaŭ ĉiu vulturo, ankaŭ la nigra vulturo estas ŝvebanta birdo kiu malofte flugilfrapas. Dumfluge enmetas reen la kapon kaj malfermegas siajn grandegajn rektangulajn flugilojn, dum uzas la voston kiel ŝtirilo. Ĝi estas simila al ansergrifo, sed estas multe pli nigra, havas pli grandan kapon kaj bekon kaj voston pli kojnforman kaj ne tiom kvadratan.

[redaktu] Bredado

Tiu specio estas monogama, bredas en montaroj kaj densaj arbaroj kaj nestas en arboj; maloftege en klifoj. Ĉiujare (kvankam ne ĉiun jaron ili bredas) la paro revenas al sama nesto uzita unu jaron post la alia, aldonante novan tavolon da materialo -bastonetoj kun interna hararo, lanaro, vomaĵoj kaj herboj; ili uzas ĝin ne nur kiel bredonesto sed ankaŭ kiel ofta dormejo kaj pli kutime ekde januaro, kiam seksumado ekoftiĝas. La ino demetas el februaro ĝis aprilo ununuran ovon, kiun ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum 55 aŭ 60 tagoj. Komence de majo la ido eloviĝas kaj la gepatroj manĝigas ĝin ĝis kiam ĝi povas elflugi tri monatojn poste aŭ iomete plie. Ĝis tiam ĉiam estos patro ĉe nesto, kion ne forlasas escepte se oni atakas ĝin perforte. Tiu specio maturiĝas je kvar, kvin aŭ ses vivjaroj. Ili estas kolonia specio, sed nestoj povas esti apartaj centojn da metroj. Oni ne scias kiom aĝaj povas vivi en libero; en kaptiveco ĝis 39.

[redaktu] Manĝado

Monaĥvulturoj estas pli skrupulaj ol ansergrifoj dum manĝado. Kiam ili alproksimiĝas al kadavron de granda mamulo -inter 1 kaj 90 kg, nek tro granda nek tro malgranda-, ili faras ĝin rapide por alveni antaŭ aliajn vulturojn. Per sia pli pova kaj akurata beko rompas la haŭton kaj manĝas muskolojn, klopodante ne engluti viscerojn. Se ili englutas ĉu haŭton aŭ harojn, ili vomas ĝin kiel egagropilo.

Monaĥvulturoj manĝas escepte ankaŭ bestetojn kiujn ili kaptas dumfluge kaj alportas en neston, kiel sciuroj, lagomorfoj, insektoj, lacertoj kaj testudoj. Monaĥvulturoj bezonas inter duonkilo kaj tri kvaronoj da manĝaĵo ĉiutage.


[redaktu] Kutimoj

Tiu birdo estas kutime soleca kaj migras malofte, ĉefe junuloj kiuj elnestiĝas. Plenkreskuloj estas loĝantaj kaj koloniaj, sed ili povas forlasi la kolonion dum tagoj, kiam ne okazas bredado. Ili povas elflugi 50 km por serĉi manĝaĵon. Sed junuloj povas forflugi ĝis 600 km al alia kolonio aŭ resti en la sama por dormi kaj manĝi komune. En komuna kadavromanĝado Monaĥvulturoj kunestas kun Ansergrifoj, Kadavrogrifoj, Milvoj, Korvedoj kaj ofte kun Gipaetoj. Ĉiujn regas Monaĥvulturo, kiu atakas ofte sian samspecianojn kaj Ansergrifojn.

Tiu specio estas ankaŭ silenta, krom pepado de ido petante manĝaĵon, kaj siblado de plenkreskulo dum bredado.

[redaktu] Konservado

Monaĥvulturoj estas protektataj en kelkaj landoj, post terura persekutado dum jardekoj de ŝafistoj, kiuj erare kulpis ilin pro eventualaj atakoj al brutaroj. Ankoraŭ venenado estas ofta kaŭzo de mortigo aŭ malpliigo de la specio ĉefe en Eŭropo, kune kun malpliigo de arbaroj, malforlaso de kadavraĵoj kaj misuzo de montoj per troa vojokonstruado.

Oni kalkulas tutmondan nombron de paroj de la monaĥvulturoj je 7-10.000 el kiuj 2.000 paroj vivas en Eŭropo (ĉefe en Grekio, Makedonio).

[redaktu] Referencoj

  • Ŝablono:IUCN2006 Preskaŭ minacata specio.

[redaktu] Eksteraj ligoj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com