Kadavrogrifo
El Vikipedio
Kadavrogrifo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Neophron percnopterus |
La kadavrogrifo aŭ perknoptero (Neophron percnopterus) estas birdo de familio de akcipitredoj, kiel aliaj malnovmondaj vulturoj, inter kiuj ĝi estas la plej malgranda, kun plej malgranda enverguro. Krome ĝi estas la ununura specio de genro Neophron.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Kadavrogrifoj estas sufiĉe komunaj en Barato, sudokcidenta Azio, la Iberia Duoninsulo, kaj centra kaj norda Afriko. Ili estas enparte migrantaj, depende de la loka klimato. Aŭtune 5.000 aŭ 6.000 trapasas markolon de Ĝibraltaro; aliaj faras simile tra Tunisio kaj aliaj lokoj: ĝis 10.000 vintras en Afriko. Se la kadavrogrifo subtenas la lokan vintron, restas, ne migras kaj loĝantiĝas. Ne temas pri malvarmo tiom kion pri la rapida varmoperdo. Ties medio estas ĉu dezerta ĉu mezdezerta.
[redaktu] Aspekto
Junuloj estas brunaj, dum plenkreskuloj (post siaj 5 jaroj) karakteriĝis pro siaj flavegaj kruroj kaj kaphaŭto (tute senpluma kaj iome oranĝa dum nestado), blankaj korpo kaj kojnforma vosto, blankaj flugiloj kun nigra flugilplumaro klare kontraste videbla dumfluge. Kresteca plumaro ĉe nuko. Ĝi longas ĝis 75 cm. kun enverguro de ĝis 170 cm. kaj mezaveraĝa pezo de du kg. Ambaŭ seksoj estas similaj.
[redaktu] Bredado
La kadavrogrifoj estas seksomaturaj je sia 5a jaro. Ili bredas kiel plej parto de rabobirdoj: pariĝas porvive. Ili nestas kutime en kavernetoj situataj en klifoj kaj krutaj valoj, kie la ino demetas du ovojn -blankajn kun brunaj punktoj- inter marto kaj aprilo en nesto konstruita de la du gepatroj el bastonetoj kaj interne kovrita je bestoharoj (plej ofte ŝafolano), branĉetoj, konkoj kaj ostoj. Tiu enŝtofo estos reenmetita dum la tuta bredoperiodo. Ili transportas tian materialon perbeke, malkiel aliaj vulturoj, kiuj faras tion perkrife. La troa uzado de pesticidoj eble malpliigas la demeton al nur unu ovo, kiel jam okazis en diversaj zonoj de Hispanio kaj Portugalio kie lastatempe tiu birdo malplinombriĝas.
Kovado estas farita de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 48 tagoj. La idoj elnestiĝas post du kaj duono monatoj aŭ post tri.
[redaktu] Kutimoj
Kadavrogrifoj flugas kutime solece, sed foje sekvas samspecianojn aŭ aliajn nesamspeciajn vulturojn aŭ korvojn. Tiu ĉi vulturo plej ofte estas la lasta besto kiu gustumas la kadavraĵojn kiujn ili manĝas. Kiam birdoj de aliaj pli grandaj specioj -kaj eĉ aliaj bestoj, kiel hienoj- jam manĝis preskaŭ la tutan viandon, la kadavrogrifo venas por engluti la reston de haŭtaĵoj kaj la lastajn viandaĵerojn enmetitajn inter la ostoj. Por tio ties kapo kaj beko estas tute taŭgaj. Oni supozas, ke ties senpluma kapo malhelpas restadon de kadavraĵo, kiu povus kaŭzi malsanon aŭ malhelpi ek- kaj elflugon. Per ties longa kaj maldikega beko tiu vulturo povas elrompi restaĵojn lasitajn de aliaj vulturoj kaj ĉefe eĉ eniri inter ostoj por fari tion.
Ili manĝas ankaŭ insektojn kaj etajn bestetojn, same kiel aliajn restaĵojn kaj eĉ fekaĵojn. Tiele la kadavrogrifoj ofte vizitas homajn rubuĵojn, kie ili manĝas rubaĵojn. Inter tiuj etaj bestoj la kadavrogrifo ŝatas testudojn kiujn ili prenas kaj faligas el alta flugo kontraŭ rokaron por rompi iliajn ŝelojn.
Kuriozaĵo estas, ke tiu vulturo manĝas ankaŭ ovojn, kiujn ili rompas preninte ilin perbeke kaj ĵetante ilin kontraŭ rokoj. En Afriko, la kadavrogrifoj sukcesas rompi la dikan ovoŝelon de strutovoj, preninte ŝtonon kaj per ripetota ĵetado -per rapida movo de kolo kaj kapo- kontraŭ la ovon, ĝis kiam la ŝelo rompiĝas. Tiu ĉi estas ununura kazo en kiu birdoj uzas ilojn. En Hispanio, konata naturalisto Félix Rodríguez de la Fuente pruvis popolege per televida programero, ke tiu konduto estas ne lernita de gepatroj, ĉar eĉ ankaŭ hombreditaj birdoj sen kontakto kun samspecianoj faris tion.
[redaktu] Subspecioj
Oni konas du subspeciojn, nome
- N. p. percnopterus en suda Eŭropo, Afriko, Azio ĝis nordokcidento de Barato kaj
- N. p. ginginianus en Barato kaj Nepalo.
[redaktu] Referencoj
- Ŝablono:IUCN2006