Ivo Lapenna
El Vikipedio
Ivo Lapenna (naskiĝis la 5-an de novembro 1909 en Split, mortis la 15-an de decembro 1987 en Kopenhago) estis juristo, profesoro kaj en la Esperanto-movado interalie prezidanto de UEA.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Lapenna naskiĝis en la urbo Split en Kroatio, tiama Aŭstrio-Hungario. En 1933 en Zagrebo li doktoriĝis pri juro. Li fariĝis universitata profesoro en 1947 en Zagrebo kaj poste en Londono. Forlasinte Jugoslavion 1949, li iris unue al Parizo kaj en 1951 al Britio. En 1962 li fariĝis ŝtatano de Britio. Li mortis en 1987 en Kopenhago, kie li estas ankaŭ enterigita.
Lia unua edzino estis Emilija Lapenna, la dua Ljuba Lapenna, la tria Birthe Lapenna (ekde 1986). Ivo Lapenna ne havis infanojn.
[redaktu] Esperanto-agado ĝis 1974
Esperantistiĝis en 1928. Ekde 1937 komitatano de UEA por Jugoslavio, li eniris en la londona UK en 1938 la Estraron kvazaŭ kiel posteulo de la eksiĝinta aŭstro Hugo Steiner. Lapenna trairis tra Internacia Esperanto-Ligo al la posta kunfandita UEA. De 1955 ĝis 1964 li estis ĝenerala sekretario, kio estis tiam nova posteno inventita de Lapenna per nova statuto mem.
En 1964 Lapenna fariĝis prezidanto de la Asocio. El la laboroj de Lapenna por UEA restos en memoro precipe la Unesko-rezolucio el 1954, la nova Statuto de 1955 kaj la rezultoj de CED, esploro-centro fondita de li en (1952).
[redaktu] 1974 kaj la sekvoj
Post riproĉoj, precipe pri lia konduto kontraŭ komitatanoj kaj kunlaborantoj, kolektiĝis la aktivuloj kiuj ne plu konsentis akcepti lin kiel prezidanton. Lapenna komprenis ke li ne havos plimulton en la Komitato de 1974. Tial li deklaris dum la Universala Kongreso en Hamburgo, ke lin minacas "komunista puĉo" kaj ke li ne rekandidatiĝos kiel prezidanto. La Komitato elektis kiel novan prezidanton Humphrey R. Tonkin. Lapenna rezignis pri ĉiuj funkcioj kaj honoraj titoloj en UEA kaj TEJO. Sian interpreton de la okazaĵoj li prezentis en la libro Hamburgo en Retrospektivo. En 1976 stariĝis NEM (Neŭtrala Esperanto-Movado), tio estis neinstituciigita formo de kunlaboro de li kaj liaj anoj, kun Internacia Centro (ekde 1980) kaj Internaciaj Konferencoj, kiuj okazis ĉiujare. Dum la lasta, kiu estis organizita en Graz kaj dum kiu oni celebris la centjarecon de Esperanto, li sciigis la malfondon de NEM; eble li antaŭsentis sian baldaŭan morton, ĉar li havis kanceron. Nun OSIEK daŭrigas la tradicion de la Internaciaj Konferencoj. Krome ekzistas Fondaĵo Ivo Lapenna.
Ĝis la fino de sia vivo en 1987 li asertadis ke "kontraŭneŭtraleca politiko" en UEA estis forpelinta lin. En sia lasta kontribuo en Horizonto (nov.-dec. 1987) li nomis fuŝa la organizadon de la jubilea jaro kaj esprimis sian esperon, ke la lingvo Esperanto sufiĉe fortas por elteni la mankojn de la organizita movado.
Lapenna estis en 1983 inter la fondintoj de AIS San-Marino. Li kunfondis la esperantan fakan asocion de juristoj.
[redaktu] Verkoj
- Retoriko, 1950 kaj postaj eldonoj.
- Faktoj pri la Internacia Lingvo (1952)
- Principaro de Frostavallen, gvidlinioj pri informado, (1956)
- Esperanto en perspektivo (1974), verkita komune kun Ulrich Lins (historio) kaj Tazio Carlevaro (literaturo).
- Hamburgo en retrospektivo (1975/1977)
Nacilingvaj verkoj (elekto):
- Lia eble ĉefa profesia verko estas la Historio de Diplomatio, kroatlingva, el 1949.
- State and Law: Soviet and Yugoslav Theory, London 1964.
- Soviet Penal Policy. A Background Book, London, Sydney, Toronto 1968.
[redaktu] Literaturo k.s. kun rilato al Ivo Lapenna
- Tiel sonis...(3): Prezidantoj de UEA, Rotterdam 2004. (En tiu ĉi disko aperas unu prelego de Lapenna, publikigita de UEA en 1964.)
- Perspektivo. Studgrupo pri internacia lingvo (red.): Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980. Tekstoj de la konkurso de la Premio Miyoshi 2001, sen loko 2002.
- Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Die neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Bydgoszcz: Skonpres, 2006. ISBN 978-83-89962-03-4.
[redaktu] Rimarko
Biografio verkita de Lapenna mem troviĝas ĉe "diskuto".
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de la Fondaĵo Ivo Lapenna
- Lapenna pri la homaj rajtoj
- John C. Wells: Personaj memoroj pri Ivo Lapenna
- Donald Broadribb: Du paroladoj de Ivo Lapenna (recenzo pri Du paroladoj de Ivo Lapenna) el Monato (2004/4, paĝo 22)