Ĝenovo
El Vikipedio
Ne konfuzu ĝin kun svisa Ĝenevo
Geografio > Eŭropo > Italio > Ligurio > Ĝenovo < Urbo
Genova | |
Regiono: | Ligurio (Liguria) (2005) |
---|---|
Provinco: | Genova (2005) |
Koordinatoj: | 44° 25' N, 8° 56' E Mapo |
Alto super marnivelo: | m |
Areo, km2: | 243 (2005) |
Loĝantaro: | 605084 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 2571 (2005) |
Subdividaĵoj: | |
Najbaraj komunumoj: | Arenzano, Bargagli, Bogliasco, Bosio (AL), Campomorone, Ceranesi, Davagna, Masone, Mele, Mignanego, Montoggio, Sant'Olcese, Sassello (SV), Serra Riccò, Sori, Tiglieto, Urbe (SV) (2005) |
Sankta patrono: | San Giovanni Battista |
Festa tago: | 24-a de junio (2005) |
Nomo de loĝantoj: | genovesi (in dialetto: zeneixi) |
Poŝtkodo: | 16100 (2005) |
Imposta kodo: | D969 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 010025 (2005) |
Telefona prefikso: | 010 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.genova.it/index.jsp |
Ĝenovo (Itale Genova [ĝe'nova]) estas havenurbo en nordokcidenta Italio, ĉefurbo de Ligurujo.
Enloĝantoj : 714.640.
En la Mezepoko ĝi estis unu el la italaj Maraj Respublikoj kune kun Venecio, Amalfi kaj Pizo. La Ĝenova Respubliko, kiu ampleksis la hodiaŭan Ligurion kaj koloniojn en Mezoriento, Grekio, Nordafriko kaj Korsiko, finiĝis en la jaro 1815, kiam ĝi estis aneksata de Piemonto.
Vidindaj estas la Antikva Porto (Mandraccio) kun la plej granda akvario de Eŭropo, La Palaco de Sankta Georgio (Palazzo San Giorgio), la katedralo de Sankta Laŭrenco (Cattedrale di San Lorenzo), La Strato Garibaldi (Via Garibaldi) kun ĝiaj palacoj.
- Famaj ĝenovanoj estas Kristoforo Kolumbo (1451-1506), la violonisto Nicolò PAGANINI (1782-1840), la itala patrioto Giuseppe MAZZINI (1805-1872) kaj Michele Arabeno.
Ĝenovo havas la unuan havenon en Italio kaj la duan en la Mediteraneo (post la marsejla).