Templo de Artemisa
El Vikipedio
Religio > Sanktejoj > Templo de Artemisa < sep mirindaĵoj de la antikva mondo
La Templo de Artemisa estis granda greka templo en la urbo Efeso. Ĝi estis la centro de la kulto de la virga diino Artemisa (aŭ Diana, kies kulto kunfandis kun la kulto de Artemisa) kaj estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. En la templo estis granda, nigra roko, kiu falis el la ĉielo (komparu la Kaabaon). La romianoj nomis la templon la Templo de Diana.
La Templo estis detruita en la 4-a jarcento a.K. kaj denove en 262 de gotoj, sed estis rekonstruita. La Templo estis fermita de la (kristana) imperiestro je 381, kiu tiam fariĝis ŝtonminejo, kaj finfine estis detruita je 405 kaj ne jam staras.
Bizare, kvankam Efeso forvelkis, ĝi ankoraŭ allogas pilgrimantojn: ne por la virga Artemisa, sed por la Benata Virga Maria, kies lasta domo estis en Efeso.
Eĉ en la antaŭ-greka epoko, la efesanoj servis diinon de multaj mamoj.