Tajgo
El Vikipedio
Tajgo, ruse Тайга́, laŭ PIV estas
la virga arbaro en norda Siberio, inter la tundro (en la nordo) kaj la stepo (en la sudo).
La pejzaĝo tajga estas karakterizita per arbaroj el ĉefe pinoj kaj betuloj, kiu kreskas sur grundo, kiu somere nur parte malfrostiĝas kaj tiam estas marĉa.
Krome la vorto "Tajga" estas la nomo de pluraj komunumoj en Rusio.
Malgraŭ ke PIV lokigas la tajgon nur en Siberio, la nordo de la azia parto de Rusio, ĝi fakte ankaŭ ekzistas en la nordo de la eŭropa parto de Rusio, norda Skandinavio kaj granda parto de Kanado.