Someraj Olimpikoj 1900
El Vikipedio
En la Someraj Olimpikoj de 1900 unuafoje konkursis virinoj. Sed ili partoprenis en suma kvanto de 20.
Denove ĉi tie aperis disputaj momentoj, Grekio ekzemple asertis, ke nur ili havas rajton aranĝi ĉiujn pluajn olimpikojn.
Olimpika komitato elektis Parizon, kiu tiutempe gastis pleje mondan grandfoiron. Milito inter Grekio kaj Turkio tro malhelpis al Grekio.
Dum la antaŭaj olimpikoj en Atenoj la aranĝantaj grekoj konsideris tre persone prenante ilin kiel sian aferon, kiun respondis ankaŭ ilia ĉeesto, francoj apenaŭ rimarkis la ludojn.
Pleje tiuj, kiuj venis rigardi en Parizo la ludojn, tie estis je propra danĝero. Ĉiuj tri diskoj de ĉampiono Rudolf Bauer el Hungario finis en publiko.
Kvanto de reprezentantaj landoj de la lastaj ludoj duobliĝis al 28 landoj kaj oni konkursis en 75 disciplinoj. Sed dominis sportistoj el la gastiganta lando.
Okaze de kelkaj sportistoj regis ĥaoso ĉirkaŭ ilia nacieco. Oni entute ne sciis pri la unuaj medaloj de Kanado, ĉar atleton Georgi Krtinon sendis al la ludoj universitato, en kiu li estis enskribita kaj la organizintoj de la ludoj ekregistris lin kiel usonanon.
Kriketo, kroketo, golfo kaj ĵaĥtado aperis kiel novaj disciplinoj, sed kelkaj konkursantoj ne konsciis, ke ili entute partoprenas en la olimpikaj ludoj.