Santiago de Chile
El Vikipedio
Santiago (plena nomo: Santiago de Chile) estas la ĉefurbo de Ĉilio. Ĝi lokiĝas en la centra parto de la lando.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Santiago estis fondita de Pedro de Valdivia la 12-an de februaro de 1541 per la nomo Santiago de la Nueva Extremadura. La fond-ceremonio okazis en la nuna Cerro Santa Lucía. Valdivia elektis tiun lokon pro ĝia vetero kaj pro tio, ke ĝi estas facile zorgebla je atakoj. Tio estas, ĉar la rivero Mapocho disiĝas, kaj poste kuniĝas, kreante insuleton. Kun la helpo de la indiĝenaj popoloj, la unuaj domoj estis konstruataj. Tamen, je la 11-a de septembro de 1541 la urbo estis detruita de indiĝenoj.
[redaktu] Vetero
La vetero de Santiago estas mezmara (aŭ mediteranea). Kun varmaj somer-tagoj. (Novembro ĝis Marto) havantaj temperaturojn je 35°C. Vintroj (Junio ĝis Aŭgusto) estas pli malsekaj, havante maksimume 15°C, kaj kelkajn gradojn sub nulo kiel minimumaj.
Averaĝa pluvo estas 360 mm po jaro.
[redaktu] Loĝantaro
Laŭ la lasta censo (jaro 2002), 4.668.473 da homoj loĝas en la urbo Santiago. Tio estas proksimume triono de la tuta Ĉilia loĝantaro.
[redaktu] Politika disiĝo
Santiago estas disigita en 34 municipoj (comunas hispanlingve). Ĉiu municipo havas municipestron (alcalde), kiu estas elektita per balotado de la membroj de la municipo.
[redaktu] Listo de municipoj
|
|
|
[redaktu] Kulturo
Santiago havas la plej grandan kvanton de eduk-institucioj de la lando.
[redaktu] Universitatoj
Tradiciaj(Publikaj):
- Pontificia Universidad Católica de Chile (PUC)
- Universidad de Chile (U, UCh)
- Universidad de Santiago de Chile (USACH)
- Universidad Metropolitana de Ciencias de la Educación (UMCE)
- Universidad Tecnológica Metropolitana (UTEM)
Privataj:
- Universidad Academia de Humanismo Cristiano
- Universidad Alberto Hurtado
- Universidad Bernardo O'Higgins
- Universidad Bolivariana
- Universidad Católica Raúl Silva Henríquez
- Universidad Central de Chile
- Universidad de Artes y Ciencias Sociales (ARCIS)
- Universidad de Artes, Ciencias y Comunicación (UNIACC)
- Universidad de Ciencias de la Informática
- Universidad de Las Américas
- Universidad de Los Andes
- Universidad del Desarrollo
- Universidad del Pacífico
- Universidad Diego Portales
- Universidad Europea de Negocios
- Universidad Finis Terrae
- Universidad Gabriela Mistral
- Universidad Iberoamericana de Ciencias y Tecnología
- Universidad Internacional SEK
- Universidad La República
- Universidad Mariano Egaña
- Universidad Mayor
- Universidad Miguel de Cervantes
- Universidad Nacional Andrés Bello
- Universidad Santo Tomás
- Universidad Tecnológica Vicente Pérez Rosales
[redaktu] Esperantistoj de Santiago
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.ciudad.cl
- http://www.misantiago.cl
- http://www.mavi.cl/arqueologico
- http://www.munistgo.cl/colorada/p1.htm
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |