Rugbeo
El Vikipedio
Rugbeo (kelkfoje rugbio) estas nomo de kelkaj piedpilkaj sportoj, kiuj naskiĝis en la angla lernejo Rugby School en la urbo Rugby. Laŭ la legendo, okaze de futbala matĉo, William Webb Ellis, studento de tiu lernejo, mane kaptis la pilkon, kaj portis ĝin malantaŭ la gol-linio, dum la tiama regulo postulis ke oni piede puŝu la pilkon.
Tiu kutimo, kiu ekde tiam estis la eco de piedpilko ludata en Rugby, kodiĝis nur en 1846, far la lernantoj mem. Sub la nomo de "Rugby-Football" , naskiĝis rugbeo.
En 1871, por ne konfuzi kun futbalo kaj ties "Football Association", kreiĝas la unua nacia organizado: la Rugby Football Union (RFU). En ĉi jaro 1871 ankaù okazis la unua internacia matĉo Anglio kontraŭ Skotlando.
RFU evoluigas la regulojn, celante plibonigi la ludon, kiel ekzemple malpermeso de kelkaj danĝeraj agoj, permeso de mana transdono de la pilko (1875) redukto de la teama nombro al 20, poste al 15 en 1877.
Rugbeo ĝis tiam praktikata nur de la elitoj, pli kaj pli popoliĝas.
Jam en la jaro 1880 stariĝas la problemo pri malamatoreco, kiu okazigos disiĝo sine de la RFU, el kio naskiĝis rugbeo XIII [1]en 1906.
Ĉefaj rugbeoj variantoj:
- rugbeo XV
- rugbeo XIII
- rugbeo VII
La rugbeaj "kuzoj" troviĝas ĉe piedpilko.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.super14.com
- http://news.bbc.co.uk/sport1/hi/rugby_union/rugby_world_cup/default.stm
- Google-Video - rugbeo XIII -->
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |