Otavo (Ontario)
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Kanado > Otavo < Urbo
Por la indigena gento, vidu Otavoj.
Otavo (angle kaj france Ottawa) estas la ĉefurbo de Kanado. Ĝi situas ĉe la kunfluejo de la Rivero Otavo kaj la Rivero Rideau. La Nacia Parlamento kaj la Nacia Artgalerio troviĝas en Otavo. La Muzeo de la Civilizacio (trans la rivero, en Gatineau, Kebekio). Burokratio, altteknologio.
[redaktu] Historio
Post la Milito de 1812 inter la Britoj kaj la Usonanoj, la Britoj kaj la Kanadanoj decidis konstrui kanalon inter la Rivero Rideau kaj la urbo Kingston ĉe la Lago Ontario por eviti la minacon de Usono en la Rivero Sankt-Laŭrenco. En 1832, urbeto konstruiĝis ĉe la kanalo kaj la Rivero Otavo. La urbeto nomiĝis Bytown por honori la generalon BY. En 1855, la urbo ricevis la nomon Otavo, nomo de tribo indiĝena (Otavoj).
En 1857, Reĝino Viktorino nomis Otavon la ĉefurbo de Alta Kanado (Ontario) kaj Malalta Kanado (Kebekio). Poste, Otavo restis la ĉefurbo de la konfederacio. En 1937, la franca arkitekto Jacques Greber beligis la centron de la moderna kanada ĉefurbo.
[redaktu] Esperanto-movado
Ekzistas Esperanto-Rondo de Otavo. Delegito de UEA estas nun Yves Bellefeuille.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ontario | |
---|---|
Distriktoj | Bruce - Dufferin - Elgin - Essex - Frontenac - Grey - Haliburton - Hastings - Huron - Lambton - Lanark - Leeds kaj Grenville - Lennox kaj Addington - Middlesex - Northumberland - Perth - Peterborough - Prescott kaj Russell - Renfrew - Simcoe - Stormont, Dundas kaj Glengarry - Wellington |
Kamparaj Distriktoj | Algoma - Cochrane - Kenora - Manitoulin - Nipissing - Parry Sound - Rainy River - Sudbury - Thunder Bay - Timiskaming |
Regionaj Municipoj | Durham - Halton - Muskoka - Niagara - Oxford - Peel - Waterloo - York |
Unutavolaj Municipoj | Brant - Brantford - Chatham-Kent - Aglomeraĵo Sudbury - Haldimand - Hamiltono - Distrikto Lagoj Kawartha - Norfolk - Otavo (Ontario) - Distrikto Princo Eduardo - Toronto |
Apartigitaj municipoj | Barrie - Belleville - Brockville - Gananoque - Guelph - Kingston (Ontario) - Londono - Orillia - Pembroke - Peterborough - Prescott - Quinte Okcidenta - Smiths Falls - St. Marys - St. Thomas - Stratford - Windsor |