Nikobaroj
El Vikipedio
Nikobaroj estas insuloj ĉe la nordorienta rando de Hinda Oceano. Ili estas (kiel "unuiĝa teritorio") parto de Barato.
La Nikobaraj Insuloj ampleksas 22 insulojn, el kiuj la plej granda estas Granda Nikobaro. La tuta insularo ampleksas 1841 km², el kiuj la ĉefa insulo kontribuas pli ol duonon. La loĝantaro estas iom pli ol 40.000. Du trionoj estas indiĝenoj, unu triono estas enmigrintoj de aliaj partoj de Barato kaj Sri-Lanko.
La Nikobaroj estas proksimaj al la Andamanoj, de kiuj ilin disigas la Dekagrada Markolo. Ili estas agnoskataj kiel propra ekologia regiono kun propraj specioj.
[redaktu] Historio
Dum la glaciepokoj, kiam la marnivelo estis malpli alta, supozeble kelkaj el la insuloj estis ligitaj.
Kredeble la Nikobaroj estas loĝataj de antaŭ pluraj jarmiloj. Indiĝenoj parolas ses ĥmerajn lingvojn. Dum la kolonia epoko Nederlando komercis tie, poste en 1869 Britio transprenis la regionon kaj uzis ĝin, pro la maloportunaj klimato kaj situo, kiel prizonulan kolonion.
Je la 26-a de decembro 2004 grava cunamo trafis la bordon de la Nikobaroj, post tertremo proksime al Sumatro.
|
|
---|---|
Federaciaj ŝtatoj: Andra-Pradeŝo | Arunaĉal-Pradeŝo | Asamo | Biharo | Ĉhatisgaro | Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Ĝharkhando | Goao | Guĝarato | Harjano | Himaĉal-Pradeŝo | Karnatako | Keralao | Madhja-Pradeŝo | Maharaŝtro | Manipuro | Meghalajo | Mizoramo | Nagalando | Okcident-Bengalo | Oriso | Panĝabo | Raĝasthano | Sikimo | Tamilnado | Tripuro | Utaranchalo | Utar-Pradeŝo | |
Asociaj teritorioj: Andamanoj | Ĉandigaro | Dadro kaj Nagar-Havelio | Damano kaj Diuo | Lakŝadvipo | Nikobaroj | Pondiĉero | |
Teritorio de ĉefurbo: Delhio |