Isaac Newton
El Vikipedio
Fiziko > Fizikisto > Isaac NEWTON
Isaac NEWTON, [njuton], ofte Esperantigita kiel Neŭtono, (1642 - 1727) estas brita alĥemiisto, numerologo, matematikisto kaj fizikisto, la plej elstara sciencisto de iu ajn epoko, kiu eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la Iluminecon de la 18-a jarcento.
La fiziko de Newton, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis la 20-a jarcento, kiam alvenis la fiziko de Albert Einstein kaj la kvantuma mekaniko.
Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Newton enkondukis al fiziko la ideon de forto kiu povas agi trans distanco -- ekzemple, gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda moviĝo kaj la de Gilberto pri magnetismo. La fiziko de Galileo, por komparo, estis tute mekanika.
La patro de Newton estis senalfabeta. Li mortis antaŭ la nasko de Newton. Lia vicpatro estis bienestro. Newton studis ĉe Triunuo de Kembriĝo 1661-1668. Li plejparte ignoris siajn kursojn kaj studis la problemojn, kiuj interesis lin. Kiam Kembriĝo estis malfermita de la pesto de 1665 ĝis 1666, Newton revenis al la familia bieno kaj tie revoluciigis fizikon, matematikon, astronomion kaj optikon. En 1669, li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Triunuo.
Religie Newton estis publike anglikana, sed private li ne kredis al la Triunuo kaj kredis ke arianismo estis la vera formo de primitiva kristanismo. Sur la mortolito, li rifuzis la anglikanajn sakramentojn.
Kvankam neŭtona fiziko poste estis uzita por subteni la materialisman kosmologion (ekzemple, tiu de Laplaco), Newton mem ne vidis la mondon tiele, kies mondbildo inkluzivis ne nur arianismon, sed ankaŭ sorĉon, numerologion, astrologion kaj alĥemion. Kvankam Newton helpis fondi modernismon, la moderna mondbildo de la Okcidento, Newton mem pensis antaŭmonderne.
Enhavo |
[redaktu] Verkoj
Newton klarigas sian fizikon en sia majstra verko, la Principia (1687)
[redaktu] La tri leĝoj de movo
- La leĝo de inercio: Korpo restas senmova aŭ en uniforma stato de movo krom se fortla concha de tu abuelao agas sur ĝin.
- F=ma: forto (F) egalas al la maso (m) obligita per la akcelo (a).
- Se du korpoj efikas per fortoj unu la alian, tiuj ĉi fortoj havas la samajn grandojn kaj la malajn direktojn.
La unua leĝo devenas de la ideo de Galileo pri inercio kaj priskribas korpon ne movatan de forto. La dua leĝo priskribas la korpon movatan de forto (Dinamiko); kune kun la tria leĝo, tiu ĉi dua leĝo de Newton pri movado implicas la Leĝon de konservado de movokvanto.
La tria leĝo de Newton estas la Leĝo de Reciproka Agado: kiam ekzistas forto aganta sur korpo A, pro alia korpo B, ekzistas ankaŭ reciproka forto aganta sur korpo B pro la ekzisto de korpo A.
[redaktu] La leĝo de universala gravito
Laŭ legendo, unufoje kiam Newton sidis sub pomarbo, pensante pri la movado de la luno, li estis frapita de pomo sur la kapo kaj en tiu momento ekvidis la unecon de planeda movado kaj korpa movado. Aplikinte la tri leĝojn de movo al la tri leĝoj de Keplero pri planeda moviĝo, Newton malkovris la leĝon de universala gravito. Laŭ la leĝo, ĉiu maso allogas ĉiun alian mason per la potenco de gravito, kiu agas ne mekanike sed trans distancon kiel kampo de forto. La grandeco de la forto estas proporcia al la maso de la du korpoj kaj inverse proporcia al la distanco inter la du.
Pli precize:
F = (G * m1 * m2) / (r ^ 2)
kie m1 estas la maso de la unua objekto, m2 la maso de la dua objekto, r la distanco inter la centroj de la du objekto kaj G estas universala konstanto.
Ekzemple, la gravito de objekto duoble pli peza estas duoble forta, kaj la gravito de objekto duoble pli malproksima estas kvaroble pli malforta.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Neŭtona fraktalo
- Neŭtona poligono