Dubna (urbo)
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Rusio > Dubna < Urboj
Dubna (ruse Дубна) estas urbo en Moskva provinco en Rusio, ĉ. 125 km norde de Moskvo.
- Loko: 56°44' Norde 37°13' Oriente.
- Horzono: UTC+3 (la loka tempo estas la sama kiel moskva tempo) (en jaro 2005).
- Fondita: 1947 (kvankam oficiala jaro de fondo estas 1956).
La urbo estas ĉe rivero Volga, apud enenfluo en ĝin de rivero Dubna (Дубна).
La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1956.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
La interurba telefona kodo estas 09621, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
En la urbo estas fervoja stacio.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 46418.
En jaro 1959 la urbo havis 12 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 61 mil loĝantojn.
Dubna famas kiel hejm-urbo de la Kuna Instituto por Atomfizika Esploro (angle: Joint Institute for Nuclear Research, ruse: Объединённый институт ядерных исследований), aŭ JINR laŭ la angla mallongigo, kies celo estas esplorado pri pezaj elementoj. La urbo Dubna donas ĝian nomon al elemento 105, Dubnio.