Cancún
El Vikipedio
Cancún estas urbo en la ekstrema sudoriento de Meksiko, sur la duoninsulo Yucatán en la provinco (subŝtato) Quintana Roo. La urbo havas 550 000 loĝantojn kaj estas mondkonata kiel turistejo.
Ĝis la 1950-aj jaroj de la dudeka jarcento Cancún estis sensignifa vilaĝo sur insulo en la Kariba Maro tuj apud la marbordo, kun iom da fiŝkaptado kaj nombro da majaaj ruinoj. La meksika registaro kaj internaciaj investistoj tamen decidis evoluigi Cancún-on al turistejo. Per digo oni fiksis la insulon al la kontinento kaj konstruis internacian flughavenon. Ekde la 1960-aj jaroj Cancún rapide kreskis.
Hodiaŭ Cancún estas granda urbo, kiu plivastiĝis ankaŭ sur la kontinento, la plej granda urbo de Quintana Roo kaj la ĉefurbo de komunumo Benito Juárez. Cancún estas vizitata de tri milionoj da turistoj jare, la plejmulto devenas de Usono.
En 2003 Cancún estis internacia novaĵo pro la malsukcesinta konferenco de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) kiu okazis tie.