Augustin Mouchot
El Vikipedio
Augustin Mouchot (n. 7-an de aprilo 1825 en Semur-en-Aŭois (Bourgogne); m. 4-an de oktobro 1912 en Parizo) estis franca gimnazia instruisto pri matematiko.
Li komencis en 1860 ekperimentojn kun sunkaldrono, kiam li bazis je esploroj de Horace-Bénédict de Saussure. Li ellaboris en 1866 la unuan sun-vapormaŝinon, kiun li pluevoluigis kaj ekspoziciis la Pariza Mondekspozicio (1878) kaj ricevis oran medalon (tiu aparato funkciigis vapormaŝinon kaj pumpilo (2000 l/h), ĝi povis distiladi alkoholaĵon, kuiri manĝaĵojn, produkti glacikubetojn). En 1869 aperis lia sunteknika libro, la dua eldono en 1879 entenis ankau histroion pr ila sunaparatoj kaj priskribon de sun-vapormaŝino.
Kvankam li proponis sunenergiajn aparatojn por la novkoloniigita nord-afriko, la franca registaro vidis lian laboron neekonomia. Li laboris tiam en Alĝerio kaj malkovris la energiorezervigan metodon: li malkombinis la akvon kaj deponis la hidrogenon, per kiu li funkciigis aparatojn eĉ nokte. Li ekperimentis ankaŭ per termopiloj.
Pro moderniĝo de la franca minado malmultekostiĝis la karbo kaj liaj laboroj iĝis neekonomiaj. Li retiriĝis al instruado (1880) kaj mortis forgesite (1912).