Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Traktato de Brest-Litovsk - Vikipedio

Traktato de Brest-Litovsk

El Vikipedio

La Traktato de Brest-Litovsk estis pac-traktato inter soveta Rusio kaj Ukrainio unuflanke kaj la centraj regnoj (Aŭstrio-Hungario, Bulgario, Germanio kaj Turkio) aliflanke. Ĝi estis subskribita la 3-an de marto 1918 en Belarusio, proksime de urbo Brest, tiutempe nomata "Brest-Litovsk'".

La traktato fiksis la eliron de Rusio el la Unua mondmilito kaj el alianco (entento) kun Anglio, Francio, Italio kaj Usono. La soveta registaro timis, ke plua militado malfortigos la landon kaj renversos la registaron.

Kvankam la rezultoj de la (ne finita) milito parte kontraŭis la decidojn de la traktato, ĝi grave influis la postan sendependecon de Finnlando, Estonio, Latvio, Litovio kaj Pollando.

[redaktu] La kondiĉoj de la paco

La kondiĉoj, kiujn Germanio metis al la paco, estis tre pezaj kaj neniel demokratiaj; ili inkluzivis grandajn teritoriajn perdojn, ĉu per rekta cedo al Germanio ĉu per koncedo de sendependeco, kiel pri Ukrainio, kies konsilio (regata de bieneguloj) estis farinta apartan pac-interkonsenton.

Je la rusa flanko la traktado estis gvidata komence de Lev Trockij, kiu uzis sian tutan retorikon por eviti cedon al la postuloj de Germanio. Krizo ekestis je la 27-a de januaro 1918 (laŭ julia kalendaro), kiam Germanio prezentis diktaĵon pri paco. Inter la bolŝevikoj la pozicioj estis malsamaj, eĉ kontraŭaj: La maldekstro, apogata ankaŭ de la maldekstraj social-revoluciuloj, proponis malakcepti kaj puŝi la revolucian militon al ekstremo, apelaciante la amasojn de la okcidentaj landoj meti finon al la imperiisma agreso; tiun ĉi tezon subtenis precipe Nikolaj Buĥarin.

Ankaŭ Trockij kontraŭis pacon je la kondiĉoj de la diktaĵo, sed vidis elirvojon en unuflanka (rusa) rifuzo batali; tiel la germanaj generaloj ne povu militi plu pro interna opozicio. Nur Lenino postulis, ke la traktaton oni subskribu je ajna prezo.

[redaktu] La paco de Brest-Litoksk'

La 28-an de januaro 1918 (10-an de februaro laŭ gregoria kalendaro) ĝuste Trockij diskonigis la rusan decidon ne plu batali kaj malmobilizi la armeon. Li estis certa, ke tio finu la bataladon, sed la 16-an de februaro (Rusio je la 1-a de februaro akceptis la gregorian kalendaron) la germanaj armeestroj deklaris, ke la 17-an la armistico nuliĝos. La 18-an de februaro la germana armeo antaŭeniris kaj trairis la forlasitajn rusajn frontliniojn. Malgraŭ heroaj defendoprovoj de volontulaj taĉmentoj la situacio iĝis senespera, kaj Lenino ricevis, post minaco demisii, de la Centra Komitato de la Bolŝevisma Partio la rajton subskribi la pacon, kvankam la novaj kondiĉoj estis eĉ pli severaj ol la antaŭaj: cedo de Estonio, Latvio kaj ĉiuj teritorioj jam okupitaj de germanaj trupoj, materiaj reparacioj kaj teritoriaj cedoj al la Osmanida imperio en Transkaŭkazio. Je tiuj kondiĉoj la paco estis subskribita la 3-an de marto 1918. La 15-an de marto la plejsupera soveto ĝin ratifikis.

Germana delegacio bonvenigas Trockij en Brest-Litovsk
Pligrandigu
Germana delegacio bonvenigas Trockij en Brest-Litovsk

[redaktu] Sekvoj de la paco

La paco subskribita en Brest-Litovsk' estas "imperiisma paco", kiu malespektas unu el la principoj de la oktobraj dekretoj: La rajton je mem-decido de la popoloj. Ukrainio estis okupita de la germana armeo, kiu instalis pupan registaron, kiu kamuflu la forprenon de krudmaterialo kaj greno necesaj por la germana militado okcidente. En Finnlandon, sendependiĝinta en oktobro 1917, Germanio sendis trupojn por apogi kontraŭrevolucion, kiu renversis la socialdemokratian registaron. Ankaŭ en Litovio kaj Estonio la sovetajn registarojn anstataŭis aliaj, apogataj de la germana armeo. Besarabio estis aneksita al Rumanio, kaj la Osmanida imperio okupis teritoriojn en Transkaŭkazio.

Kiam la 11-an de novembro 1918 Germanio devis sukskribi armisticon kun la aliancanoj, unu el ties kondiĉoj estis la nuligo de la Traktato de Brest-Litovsk'.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com