Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ovio - Vikipedio

Ovio

El Vikipedio

La ovio montara ŝafo' (Ovis ammon) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj troviĝas en norda Ĉinio, Ŝenŝji, la Interna Mongolio, Gansu, Ĉinghaj, Ŝinĝjang kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en Sovetunio, Nepalo kaj Kaŝmiro. Ĝi estas la plej granda el la ŝafoj. Ĝia korpo estas dika kaj fortika. Ĝi ne havas barbon ĉe la mentono. La femala kaj maskla ovioj ambaŭ portas kornojn. La kornoj de la femala ovio estas mallongaj kaj kurbaj, sed tiuj de la maskla tre dikaj kaj longaj, kiuj unue etendiĝas malantaŭesupren kaj ambaŭflanken, poste kurbiĝas malsupren kaj turniĝas antaŭen, formante spiralain cirklojn. Ĉiu korno longas ĉirkaŭ 1,5 metrojn. La ovioj vivas en duondezertaj regionoj, senarbaraj altebenaĵoj, montaroj kaj rokaj regionoj. Tiuj, kiuj loĝas en malaltaj lokoj kaj valoj, vivas en granda grupo. Somere la maljunaj virovioj forlasas la grupon kaj iras solaj al altaj montoj, dum Ia junaj masklaj ovioj kaj la femalaj kune restas en la grupo. La ovioj ĝenerale aktivadas en fiksaj regionoj, kvankam ili faras sezonan translokiĝon. Vintre ili translokiĝas al ebenajoj aŭ valoj, kie ne estas neĝo aŭ maldikas neĝtavolo. Ili manĝas herbojn en frumateno kaj vespera krepusko. Ili havas akrajn okulojn kaj nazon. Kiam ili sin trovas en danĝero, ili batas grundon per sia antaŭa piedo por doni alarmon. La ovioj estas lertaj en montogrimpado. Ilia oestro estas inter decembro kaj januaro de la sekvanta jaro. Tiutempe la plenkreskaj masklaj ovioj faras inter si lukton por gajni la femalajn. Antaŭ Ia. lukto ili elektas pecon da ebena grundo kaj ambaŭ flankoj vizaĝo-al-vizaĝe retroiras respektive je certa distanco, poste ili forte jetas sin al la rivalo kaj kunfrapiĝas. Dum Ia forta kunfrapiĝo iuj el ili mortas de vundo. La femala ovio naskas en majo kaj junio, la gravedeco daŭras 5 monatojn. La ovioj havas pli ol 10 subspeciojn, inter kiuj tri vivas en Ĉinio. Ili estas mongola ovio (O. a. darvini), Marko-polo-ovio (O. a. polii) kaj tibeta ovio (O. a. hodgsoni).

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com