Bogoto
El Vikipedio
Bogoto (hispane Bogotá [bogoTA]) estas la ĉefurbo de la lando Kolombio kaj de ties provinco (departemento) Cundinamarca.
En 1999 la urbo havis 6.276.000 loĝantojn.
La urbo estis fakte fondita de Gonzalo JIMÉNEZ DE QUESADA en 1538 sub la nomo "Santa Fe" (sankta fido), laŭ ties devena urbo en Hispanio. Jura fondado (laŭ kolonia hispana juro) sekvis en 1529, fare de Jiménez de Quesada kaj Nikolaus Federmann.
La nomo "Bogota", kiu poste estis aldonita, devenas de indiĝena vorto "bagata", kiu signifas proksimume "ejo ekster kampolaboro" (hispane "cercado fuera de la labranza"). Aliaj nomoj de la setlejo estis Muequetá ("savano de kamplaboro", hispane "sabana de la labranza") kaj Funza (potenca viro). Funza nun estas la nomo de najbara municipo de Bogoto kaj de rivero kun impona akvofalo, 145 metrojn alta.
[redaktu] Ekstera ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Departemento de Kolombio | |
---|---|
Amazono, Antjokio, Araŭko, Atlantiko, Bolivaro, Bojakao, Cezaro, Ĉokoo, Gvajnio, Guaviaro, Kaldaso, Kaketao, Kasanareo, Kaŭko, Kindio, Kordovo, Kundinamarko, La Gŭahira, Magdaleno, Metao, Narino, Norda Santandero, Putumajo, Risaraldo, Sankta Andreo kaj Providenco, Santandero, Sukreo, Tolimo, Ujlao, Valo de Kaŭko, Vaŭpeso, Viĉado | |
Bogoto, Ĉefa Distrikto |