Rio-de-Ĵanejro
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Rio-de-Ĵanejro
- Koordinatoj: 22° 54' S, 43° 12' U Mapo
- Areo: 1.261 km2
- Horzono: GMT-3h
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 11.000 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Rio-de-Ĵanejro, portugale Rio de Janeiro /Riŭ djĵan'ejrŭ/, regione [ĥiŭ: ĝjĵan'ej:rŭ], mallongigo de "Mui Heróica e Leal Cidade de São Sebastião do Rio de Janeiro", estas la ĉefurbo de la subŝtato Rio de Janeiro (Rio-de-Ĵanejrio) kaj estis ĉefurbo de Brazilo de 1763 ĝis 1960. De 1808 ĝis 1820 ankaŭ ĉefurbo de Portugalio. Ĝi estas nomigita "Urbo Mirinda" (Cidade maravilhosa), ĉar lia belega situo ĉe la Gŭanabara golfo kaj inter grandiosaj montoj. La plej fama de tiuj montoj estas la "sukerpano" (Pão de Açúcar). Antaŭe ĝi estis, krom ĉefurbo, la plej granda urbo de Brazilo, kultura kaj ekonomia centro. Hodiaŭ urbo Rio-de-Ĵanejro estas iom dekadenta, ne nur ne estas plu ĉefurbo, sed ankaŭ ne estas plu la plej granda urbo de Brazilo, eĉ ne ĝia ekonomia centro. Kulture, ĝi devas dividi spacon kun San-Paŭlo, kaj Salvadoro.
[redaktu] Historio
Rio de Janeiro estis fondita la 1-a de marto 1565 proksime de vilaĝo "Carioca" (Domo de la Brankulo en indiĝena lingvo).
- Naskiĝurbo de Petro la 2-a (imperiestro de Brazilo) kaj Izabel Cristina Oliveira Santiago.
- Baggi de ARAUJO propagandis Esperanton tie.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.rio.rj.gov.br
http://www.rio-de-janeiro.diplo.de/de/Startseite.html
http://www.goethe.de/br/rio/deindex.htm
Malnovaj Poŝtkartoj de Brazilo (angle)
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |