San-Paŭlo
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas la brazilan urbon. Por la brazila subŝtato, vidu San-Paŭlio.
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > San-Paŭlo < Urboj
- Koordinatoj: 23° 33' S, 46° 38' U Mapo
- horzono: GMT-4h
- loĝantaro: 17.900 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
San-Paŭlo, portugale: São Paulo.
En la jaro 1554 oni fondis San-Paŭlon, sed ĝis 1870 ĝi estis malgrava urbeto. Hodiaŭ San-Paŭlo estas granda kaj grava urbo kun multa komerco, industrio kaj kulturo.
San-Paŭlo (São Paulo portugallingve) estas la ĉefurbo de la subŝtato San-Paŭlio en la sudoriento de Brazilo, malproksime al la atlantika marbordo. Ĝi estas la plej grava ekonomia centro kaj plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute; ĉ. 18 milionoj da homoj vivas en kaj ĉirkaŭ San-Paŭlo.
Enhavo |
[redaktu] Superrigardo
Nuntempe oni taksas San-Paŭlon la kvina plej granda urbego de la mondo.
Male al la pli fama Rio-de-Ĵanejro, San-Paŭlo kutime ne estas vidata kiel turismejo. Ĝiaj vidindaĵoj ofte kaŝiĝas malantaŭ la urba ĥaoso.
Multaj grupoj de enmigrintoj de ĉie en la mondo formis la urbon kaj donis al la unuopaj kvartaloj iliajn karakterecojn. Ĉi-tial iuj komparas San-Paŭlon laŭ sia multkultureco al Nov-Jorko. Estas gravaj enfluoj italaj, japanaj, libanaj kaj portugalaj. San-Paŭlo konatas pro sia multfaceta noktvivo kaj la diversega gastronomio, kiu etendiĝas de ĉina al franca kuirarto, de rapidmanĝejoj al kvinstelaj restoracioj.
En San-Paŭlo troviĝas la plej granda universitato de Latinameriko (Universidade de São Paulo) kaj grava muzeo pri arto (MASP). La plej granda sport-stadiono de la mondo ankaŭ situas ĉi-tie.
Ene de Brazilo, San-Paŭlo estas vidata kiel ĉefa urbo laŭ koncertoj, teatroj, modo-prezentadoj, internaciaj sportokazaĵoj, konferencoj kaj foiroj; multaj eventoj unue aŭ nur okazas tie.
La noktvivo de San-Paŭlo famegas kaj inkluzivas miloj da drinkejoj kaj diskotekoj por vasta diverseco de muzik-gusto.
[redaktu] Ekonomio
San-Paŭlo estas la industria kaj financa centro de la lando. Multaj firmaoj naciaj kaj mult-naciaj, inkluzivante la plej grandajn privatajn bankojn, havas siajn ĉefejojn en la urbo aŭ ĝia ĉirkaŭaĵo. San-Paŭlo estas la urbo kun la plej granda nombro de germanaj firmaoj ekster Germanio. Ĝia borso nomiĝas Bovespa, kaj ĝia financa kvartalo estas en Avenida Paulista.
Samkiel aliaj urbegoj en evoluantaj landoj ankaŭ San-Paŭlo ĉirkaŭiĝas per faveloj kaj havas altan krimoftecon.
[redaktu] Historio
La urbo fondatis la 25-an de Januaro 1554 fare de la jezuitaj misiistoj José de Anchieta kaj Manoel da Nóbrega, kiuj starigis misiejon - Colégio de São Paulo de Piratininga - por konverti la Tupi-Gvaraniajn indianojn.
San-Paŭlo oficiale urbiĝis en 1711. Ĝi ege kreski dum la kafa periodo, komence en la malfrua 19-a jarcento, ĉefe pro ĝia avantaĝa situo apud la porto de Santos, tra kiu la plej multaj eksportaĵoj de la lando sendiĝis.
Post 1881, ondoj da enmigrintoj el Italio, Japanio kaj aliaj landoj alvenis en San-Paŭlo, komence por labori ĉe la grandegaj kafoplantejoj. En la 20-a jarcento, samtempe kun la industria evoluiĝo de la lando, multaj el ili translokiĝis al la ĉefurbo, kiu ankaŭ allogis novajn arojn de enmigrintoj, inkluzive de libananoj, armenoj, grekoj, judoj, ĉinoj kaj koreoj.
[redaktu] Gravuloj ligitaj al San-Paŭlo
En San-Paŭlo mortis Paulo Freire.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.prefeitura.sp.gov.br
- http://www.brazilpostcard.com.br
- http://www.saopaulophoto.com
- http://www.digitalsaopaulo.com
- http://anhembi.terra.com.br/turismo/eng/default.asp