Organika kemio
El Vikipedio
Organika kemio estas branĉo de kemia scienco, kiu okupiĝas pri la organikaj kombinaĵoj, kiuj enhavas karbonon.
La organika kemio ne okupiĝas pri la karbon-monoksido, karbon-dioksido, karbonata acido, karbonatoj kaj karbidoj, aŭ pri la diversaj formoj de la karbono (grafito, diamanto, fulereno); tiuj ĉi temoj apartenas al neorganika kemio. Temas organika kemio pri la studado de molekulo kiuj enhavas ĉefe karbono, [hidrogeno]], kaj ofte aliaj elemento kiel oksigeno, nitrogeno, halogenoj, sulfuro kaj aliaj. Originale la fako temis pri la studado de la kemio de vivo procezoj, sed nun pligrandiĝas kiel scienca fako. Pri la studado de la kemio de vivo okupiĝas sin biokemio.
Kontraste al neorganika kemio, kombinaĵoj organikaj oni ne povas priskribi simple per la nombro de ĉiu elemento en la kombinaĵo. Oni devas ankaŭ priskribi la aranĝadon de la atomoj; tio estas, kiu atomo estas ligita al alia, kaj kiel. Plej ofte, speciale por pli komplikaj molekuloj, oni simple montras la strukturan formulon anstataŭ ol uzi nomon; tamen ankaŭ ekzistas eblecon nomi ĉiu molekulo laŭ la reguloj de IUPAC.
Organikaj molekuloj estas dividitaj laŭ la funkcia grupo kiuj ili enhavas, kaj laŭ la speco de ĉeno - ĉu cikla aŭ alifata (necikla):
- Karbonhidrogenoj - alkanoj - alkenoj - alkinoj - aromata (kun aromata, cikla strukturo kiel benzeno)
- Oksigenenhavaj - alkoholoj - eteroj - aldehidoj - ketonoj - estero- karbonhidratoj (ekz. sukeroj)
- Nitrogenenhavaj - amidoj - aminoj
- Aliaj inklusive kombinaĵoj kun fosforo, halogeno kaj tiel plu.