Amino
El Vikipedio
Amino estas kolekta nomo por nitrogen-entenaj organikaj kombinaĵoj, kies membroj teorie aŭ fakte devenas el la amoniako. La aminoj estas kemie bazaj. Al la naturaj aminoj apartenas la alkaloidoj kaj la aminoacidoj.
Oni distingas unua-, dua- kaj triarangajn aminojn, laŭ la alligataj organikaj grupoj je loko de la hidrogenatomoj. La di-, tri- kaj poliamido entenas du, tri aŭ pli da aminogrupoj el la supraj tipoj.
Oni uzas en la industrio multajn aminojn por produktado de pneŭo, medikamentoj, sintezaj rezinoj kja fibroj, kolorigaĵoj.