Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Salo - Vikipedio

Salo

El Vikipedio

Kristaloj de ŝtona salo
Pligrandigu
Kristaloj de ŝtona salo

Saloj estas jonaj kombinaĵoj, kiuj posedas ian ajn negativan jonon krom hidroksida jono (OH-), kaj ajnan pozitivan jonon krom hidrogena jono (H+).

Multaj saloj troviĝas en la naturo, kaj miriadoj da aliaj estis preparitaj en la laboratorio. Natria klorido (NaCl), kuir-salo aŭ tabla salo, estas verŝajne la plej konata el ĉiuj saloj. Sed kiam oni uzas la terminon salo, oni devas pensi en ĝenerala maniero, kaj ne uzi ĝin sole por NaCl.

Enhavo

[redaktu] Kelkaj ordinaraj saloj

Pligrandigita kristalo de salo
Pligrandigu
Pligrandigita kristalo de salo

Ordinaraj estas la saloj, kiuj konsistas el unu tipo de salo kaj povas esti priskribitaj per unu formulo.

  • amonia klorido - NH4Cl (diureziga substanco)
  • baria sulfato - BaSO4 (por iks-radia ekzameno de la stomako kaj intesta kanalo)
  • fera sulfato - FeSO4 (kuracado de anemio)
  • hidrarga klorido - Hg2Cl2 (laksiga kaj diureziga medikamento)
  • kalia bromido - KBr (kvietigenzo)
  • kalia iodido - KI (ekspektorigenzo)
  • arĝenta nitrato - AgNO3 (mikrobiocido kaj adstringenzo)
  • natria hidrokarbonato - NaHCO3 (agas kontraŭ stomak-acido)
  • natria klorido - NaCl (fiziologia sal-solvaĵo por irigacio kaj por intravejna anstataŭigo de fluidoj)
  • natria hipoklorito - NaClO (por tralavi vundojn)
  • stana fluorido - SnF2 (por redukti dentan karion)

[redaktu] Komplikaj saloj

Komplikaj saloj estas miksaĵoj de multaj ordinaraj saloj, por ili ne eblas trovi unu formulon, sed priskribi per multaj kun procentoj de enhavo.

  • mara salo - salo, kiun oni ricevis boligante la maran akvon.

[redaktu] Salfarado en antikva Ĉinio

Ĉinaj kaj alilandaj sociologoj konstatis, ke en la pratempo la homoj emis loĝi ne nur ĉe fonto de akvo sed ankaŭ ĉe tiu de salo. Salo, samkiel akvo, funkcias kiel magneta kampo por la homa vivo kaj ludis gravan rolon en formiĝo de primitivaj triboj, kompreneble, por salo ankaŭ okazis batalo inter ili. En antikvaj libroj legeblas multaj tekstoj pri specoj de salo: nigra, blanka, kristala, ruĝa kaj verda. Salo kaŝiĝas en lago, maro, fonto, puto kaj roko, kaj en la nacimalplimultaj lokoj nordokcidente de Ĉinio, salo troviĝas eĉ sur arboj kaj herboj. Antikvuloj, profitante de la lokaj kondiĉoj, inventis teknikon de salfarado.

Salfaristoj ĉe la lago pretigis multajn cisternojn kaj kondukis tien salakvon el la lago kaj post sunumado ricevis salon. La vento de sudo tre favoris salfaradon. Kiam forte blovis vento de sudo, post nokto salo estis pretigita en la tuta cisterno. Se la vento blovis de oriento, nordo kaj okcidento, do la pretigita salo estis amara, kun koloro malplaĉa, kaj ne estis manĝebla, tian salon oni forskrapis kaj forjetis. Estas strange, ke por fari salon oni ofte verŝas dolĉan akvon en la cisternon. Se falis pluvo antaŭvespere de la pretiĝo, do la salo estis bonkvalita - la saleroj estis kristalaj. Lertaj salfaristoj estis kapablaj antaŭsenti la veteron.

En la okcidenta Ĉinio estas multe da sallagoj kaj en la orienta parto de Ĉinio abundas mara salo. Historia verko notas, ke en la periodo de Huangdi estis Susha, kiu kapablis fari salon el marakvo per boligado. La antikva ĉina ideogramo kun la signifo "salo" tre similas al la homo, kiu boligas salakvon por akiri salon. Ĉe maro salfaristoj sciis multajn metodojn por akiri densan salakvon. Post fluso oni forskrapis multe da salaj krustoj ĉe maro, ripetfoje lavis ilin en marakvo kaj tiamaniere akiris salon. Oni disŝutis cindron de tritikariza pajlofragmito sur plaĝon, piedbatis ĝin kaj en la sekvinta mateno, post kiam leviĝis nebulo, aperis salo, kaj kiam ardis la suno en la tagmezo, oni kolektis salon kaj cindron kune kaj kuiris ilin por akiri salon. Oni ankaŭ fosis profundan kavon ĉe maro, tegis ĝin per tabuloj, bambuoj, fragmitaj matoj kaj subtila sablo. Post fluso oni forprenis la kovraĵojn kaj prilumis la akvon per lampo. Kiam la salakva vaporo estingis la lampon, oni do elĉerpis la akvon por fari salon. Oni boligis la salakvon en poto metala, bambua aŭ argila. Poste por ŝpari brullignon, oni do rekte sunumis salakvon.

En Sichuan kaj Yunnan de sudokcidenta Ĉinio, malproksime de maro, salo kaŝiĝas profunde sub la tero. Jam antaŭ du mil jaroj oni sciis fosi puton por ĉerpi salakvon. En putfosado ili ekster sia atendo malkovris naturan gason kaj nomis tian puton fajra puto. Ili boligis la putakvon rekte per la gaso por akiri salon.

En la 3-a jarcento la salputoj de Sichuan senescepte estis malprofundaj kun larĝa aperturo. Kelkaj larĝis 100 metrojn, sed profundis nur 10-100 metrojn. Estis malfacile fari tiajn putojn kaj plie la putomuroj estis facile difekteblaj. En la 11-a jc. Sichuan-anoj fosis per borilo vertikalan puton kun aperturo larĝa kiel tiu de bovlo, t.e. la salfaristoj ne bezonis malsupren iri al la fundo por fari la puton pli profunda. Kiel do ĉerpi salakvon de la fundo? Ili el bambuaj tuboj faris simplan pumpilon kun leda piŝto kaj per ĝi ĉerpis salakvon. Tiu metodo poste estis uzata ankaŭ en Yunnan.

En 1835 en la urbo Zigong de Sichuan, oni unuafoje en la mondo boris puton profundan pli ol 1 000 metrojn. Oni diris, ke poste eksterlandanoj uzis tiun metodon en borado de oleputo.



Kemio
Ĉi tiu artikolo pri "Salo" ankoraŭ estas ĝermo pri kemia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.



[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Salo sub la gloso Salt
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com