Natalo (Brazilo)
El Vikipedio
![]() |
|
![]() |
![]() |
Blazono | Flago |
Subŝtato | Norda Rio-Grando |
Areo | 170 km² |
Loĝantaro | 778.040 (laŭ oficiala popolnombrado de 2005) |
Alteco | 30 m supermare |
Koordinatoj | 5° 46' S, 35° 12' U Mapo |
Horzono | UTC-3 |
Loka regejo | Prefeitura Municipal de Natal |
Nuna municipestro | Carlos Eduardo Nunes Alves |
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Norda Rio-Grando > Natalo
Se vi serĉas alian signifon de "natalo", kontrolu la apartigilon.
Natalo estas la ĉefurbo de la brazila subŝtato Norda Rio-Grando. Ĝi estas en la nordorienta regiono de Brazilo.Laŭ popolnombrado farita en 2005, ĝi enhavas 778.040 loĝantojn. Ĉefe pro siaj naturaj belaĵoj, ĝi allogas po ĉirkaŭ 2 milonojn da turistoj ĉiun jaron.
Ties originala nomo estas Natal (prononce: nataŭ'), kiu portugallingve signifas "kristnasko". Oni nomis la urbon tiel, ĉar ĝi estis fondita en la kristnasko de 1599.
[redaktu] Geografio
Natalo estas en la ekstreme nordorienta regiono de Sudameriko, apud Atlantiko, en koordinatoj 5°46' S kaj 35°12' U. Ĝi estas la brazila ĉefurbo plej proksima al Afriko, kaj havas areon grandan je proksimume 170km². Ĝia klimato estas tropika, estante ĝia ĉiujara meztemperaturo 26°C.
Kune kun la najbaraj municipoj Parnamirim, Macaíba, Extremoz, São Gonçalo do Amarante kaj Ceará-Mirim, la urbo formas la Metropolan Regionon de Natalo, oficialigita perleĝe januare de 1997. Tiu aglomeraĵo enhavas ĉirkaŭ 1.240.734 loĝantojn.
[redaktu] Historio
En januaro de 1598, laŭ peto de la iberia reĝo Felipe II (tiam Hispanio kaj Portugalio formis unu solan regnon), Manoel de Mascarenhas Homem ordonis la ekkonstruon de la Fortikaĵo de la Tri Reĝoj kiel sekurigilon kontraŭ francoj kaj aliaj popoloj. La urbo estis fondita en la 25a de decembro de 1599 proksime de la fortikaĵo, sub gvido de Jerônimo de Albuquerque. Nederlandaj trupoj okupis Natalon ekde 1633 ĝis 1654, nomanta ĝin Nova Amsterdamo kaj la fortikaĵon Kastelo Keulen. Post la reposediĝo al Portugalio, la antaŭaj nomoj ekreuziĝis kaj la urbo ekkreskiĝis malrapide.
Kuntekste de la Dua mondmilito, la usona armeo konstruis milithavenon proksime de Natalo, pro ties proksimeco al Afriko kaj Eŭropo. La ĉeesto de eksterlandaj trupoj akcele disvolvigis la urbon kaj lasis signojn en la kulturo de la urbo. Tio, kio antaŭe estis milithaveno, estas nun la Internacia Flughaveno Augusto Severo, la ĉefa flughaveno de la ĉirkaŭaĵoj.
Dum la 20-a jarcento, Natalo profitis el la kresko de sal-industrio kaj naft-elfosado en Norda Rio-Grando, ege kresiĝante. Turistoj (unue, ĉefe brazilaj, lastatempe, ĉefe eksterlandaj) multe ekvizitis la urbon, kaj nun ĝi estas unu el la ĉefaj turismlokoj de Brazilo. En 1958, oni fondis en la urbo la Universitaton de Norda Rio-Grando, kiu fariĝis Universitato Federacia de Norda Rio-Grando en 1960.
[redaktu] Eksteraj ligoj (portugallingve)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: 5° S | 35° U | Urboj de Brazilo | Ĝermo