Norda Rio-Grando
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Ŝtatoj de Brazilo > Norda Rio-Grando
|
Norda Rio-Grando estas subŝtato en la nordorienta ekstremo de nordorienta regiono de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas Natalo.
En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Rio Grande do Norte ("Norda Granda Rivero"), kies proksima prononco en Esperanto estas hiu grandi du norti (hiu granĝi du norĉi, en aliaj regionoj).
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Norda Rio-Grando okupas areon grandan je 52.796,791 km². Norde kaj oriente, ĝi havas limojn kun la Atlantika Oceano; sude, kun Paraibo; okcidente, kun Cearao. Ĝi estas la brazila subŝtato plej proksima al Afriko.
Granda parto de ĝiaj limoj estas marbordaj, kio famigas ĝin pri ĝiaj plaĝoj kaj dunoj. Ĝia aero estas, laŭ NASA, la plej pura en Sud-Ameriko.
Du klimatoj plimultas: malseka tropika, en la orienta regiono, kaj duonseka tropika, en la cetera (plej vasta) regiono de la areo. Rimarkindas, ke malsame ol en aliaj brazilaj nordorientaj subŝtatoj (Paraibo, Pernambuko, Alagoaso, Serĝipo kaj Bahio), en Norda Rio-Grando la interregiono nomata agreste ne estas tre elstara. La ĉefa kialo por tio estas, ke en tiuj ŝtatoj estas la Borborema Altebenaĵo, kiu estas etendita paralele al la orienta marbordo kaj apartigas la sekan regionon de la malseka; tiu altebenaĵo enestas la ŝtaton en nur malmultaj kilometroj.
La duonsekan regionon signigas ne nur la maloftaj pluvoj, sed ankaŭ la pluva nereguleco; ofte pasas jaroj kun neniom aŭ tre malmulte da pluvo. La plejmulto de la interno de la ŝtato estas parto de la Seka Poligono (areo speciale atentata de la federacia registaro).
Ĝia teritorio estas plejparte malalta kaj ebena; pli ol 80% de ĝia areo estas sub 300m.
Mossoró, Apodi, Assu, Piranhas, Potengi, Trairi, Jundiaí, Jacu, Seridó kaj Curimataú estas la ĉefaj riveroj.
Ĝiaj plej multe enloĝataj urboj estas: Natalo, Mossoró, Parnamirim, Caicó kaj Ceará-Mirim.
[redaktu] Ekonomio
Dum la plejmulto de sia historio, la ekonomio Norda Rio-Grando dependis de sukerkankulturo kaj brutbredo. Tamen, en la 1980aj jaroj, konstatiĝis, ke ĝi havas grandan potencon por turismo. De tiam, multe da mono estas elspezata en konstruon de ferihoteloj por turistoj kaj en riparon de kolonitempaj konstruaĵoj en la ĉefaj urboj.
Ĝia ekonomio nuntempe ampleksiĝas. Je mineralekspluato, ĝia produktado estas ĉefe de petrolo (dua plej granda produktanto de Brazilo) kaj kuirsalo. Je agrobredado, elstaras salikokbredo, akvuma fruktokulturo (ananaso, banano, melono kaj kokoso, inter aliaj) kaj tradicia brutbredo. Rimarkindas, ke ĉirkaŭ 70% de la melonoj produktataj en Brazilo estas nord-rio-grandaj. Je industrio, elstaras la teksaĵa fabrikaro kaj la tergas- kaj petrol-procedejoj de Petrobrás.
[redaktu] Flago
La flago estis agnoskata en la 3-a de decembro 1957, surbaze je desegno far Luís da Câmara Cascudo. En la centro do la flago estas la ŝtata ŝildo, kiu estis agnoskata en la 1-a de julio 1909. |
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Registaro de Norda Rio-Grando (en la portugala lingvo)
- Asocio Potigvara de Esperanto
Akro | Alagoaso | Amapao | Amazonio | Bahio | Cearao | Espirito-Santo | Federacia Distrikto | Gojaso | Maranjo | Mato-Groso | Minas-Ĝerajso | Norda Rio-Grando | Paraibo | Paranao | Parao | Pernambuko | Piaŭio | Rio-de-Ĵanejrio | Rondonio | Rorajmo | Sankta Katarino | San-Paŭlio | Serĝipo | Suda Mato-Groso | Suda Rio-Grando | Tokantinso |