Parnamirim
El Vikipedio
Parnamirim, municipo de Norda Rio-Grando, troviĝas en la regioneto de Natalo. Laŭ oficiala popolnombrado farita en 2000, ĝi enhavas 143.598 loĝantojn sur areo granda je 120km². En ĝi troviĝas la Internacia Flughaveno Augusto Severo, la ĉefa flughaveno de la subŝtato. Ĝi estas trairata de BR-101.
Parnamirim (proksimumaprononce: parnamirim') estas tupigvarani-devena vorto, kiu signifas "malgranda rivero".
Kune kun la municipoj Natalo, Macaíba, Extremoz, São Gonçalo do Amarante kaj Ceará-Mirim, la urbo formas la Metropolan Regionon de Natalo, oficialigita perleĝe januare de 1997.
Ĉi tiu artikolo pri "Parnamirim" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.