Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Morto - Vikipedio

Morto

El Vikipedio

Enhavo

[redaktu] Difino

Morto estas la fino de vivo.

Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortas nature, estas mortigata aŭ mortigas sin mem.

[redaktu] Morto el biologia vidpunkto

La vorto "morto" povas signifi staton aŭ eventon. Kiel stato, morto estas la malo de vivo; kiel evento, la malo de naskiĝo. La evento morto estas la fino de la vivo de organismo. En biologio, mortado estas baza kondiĉo por la evoluo de specioj.

Biologie, morto povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Ekzemple, povas morti unu individua ĉelo, kaj eĉ organo, kaj tamen la organismo kiel tuto povas plu vivi. Normale la ĉeloj de organismo vivas mallonge; kiam ili mortas, novaj ĉeloj anstataŭas ilin, kaj tiel konstante plu.

Ankaŭ la malo povas okazi, nome, ke post la morto de organismo, pluvivas kelkaj ĉeloj kaj organoj, uzeblaj por transplanto aŭ grefto. Tiukaze, tamen, la histojn ankoraŭ vivajn oni devas eltiri kaj transplanti rapide, aŭ ili baldaŭ mortos manke de gastiganto.

[redaktu] Morto el medicina vidpunkto

Scii la precizan tempon de ies morto povas esti tre grave, ekzemple por determini la ekvalidon de ties testamento, por aranĝi la funebrajn preparojn, aŭ, okaze de transplantado, ĉar la organojn oni devas eltiri laŭeble plej rapide post la morto de la donanto.

Historie, la fiksado de tiu momento ofte prezentis problemojn. Antaŭ longa tempo oni difinis la eventon morto per la ĉeso de korbatoj kaj spirado. Tion oni nomis "klinika morto". Tamen nuntempe ekzistas teknikoj por restarti la korbatadon kaj spiradon post jama halto.

Nun oni prefere parolas pri "cerba morto" aŭ "biologia morto", laŭ kiu oni rigardas personon mortinta kiam ĉesis la elektra aktivado en ties cerbo. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu fiksado ne montriĝas tute senproblema.

[redaktu] Morto el religia vidpunkto

Al religioj kiuj kredas la koncepton de animo, Morto estas disiĝo de animo je la korpo. La morto estas la vivo de la spirito, kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eterna vivo. En tiu senco oni povas paroli pri transtomba vivo.

[redaktu] Homa morto

Por homoj, sendube la plej grava tipo de morto estas la homa morto. Pensado pri la homa morto kondukas al multaj demandoj.

[redaktu] Morto kiel natura fino

  • Por multaj, morto estas la natura fino de vivo, kaj do kvazaŭ parto de ĝi.
  • Surbaze de tiu ideo oni povus diri ankaŭ, ke ĝuste la fakto, ke la vivodaŭro estas limigita, valorigas ĉiun unuopan momenton de la vivo.
  • La ĉina verkisto Lin Yutang komparis la pensmanieron de tiu, kiu deziras senmortecon, kun tiu de sinmortiganto: neniu el ambaŭ kontentas pri la vivo tia kia ĝi estas, malsenfina. Liaopinie, oni devus koncepti homan vivon kiel diurnon, kun mateniĝo, tagmezo, vespero kaj, fine, nokto.

[redaktu] Morto kiel la malo de vivo

  • Por aliaj, morto estas la malo de vivo, ĝia plej absoluta malamiko.

La penso pri vivofino tristigas ilin kaj senvalorigas la vivon. Ŝajnas neakceptebla imagi, ke iam la memo ne plu ekzistos. Konsolas la reinterpreto de la morto kiel nura transiro al nova fazo en senmorta vivo (kio kondukas al la filozofia ideo de senmorteco). Aŭ la supozo ke, se la korpo devas morti, tamen almenaŭ la animo pluvivos.

[redaktu] Vivo postmorta?

Kio okazas al la spirito, konscioanimo de homo post ĉi ties morto? La demandoj pri vivo post morto aŭ pri reenkorpiĝo (aŭ reenkarniĝo) aŭ pri spiritismo daŭre restas sen definitiva respondo. Por multaj, kredi je postmorta vivo estas konsolo rilate al la morto de amata persono aŭ al la konscio de la propra morto.

Aliflanke, la timo pri inferopurgatorio povas igi el morto ion eĉ pli tragikan.

Historie, la homajn sindemandojn pri postmorta vivo oni efike uzis por la kreado de organizitaj religioj.

[redaktu] Renversebleco aŭ retroigebleco de morto

Oni kutime parolas pri la nerenverseblo aŭ ne'retro'igeblo de morto, kaj, fakte, sciencistoj ĝis nun ne sukcesis redoni vivon al organismo, kies morton ili ĉeestis.

Tamen estas personoj kredantaj morton retroigebla aŭ renversebla; el ili, multaj kredas laŭvorte je la resurektoreviviĝo de Jesuo Kristo, dum aliaj kovas grandan esperon je la evoluigo de kriogena konservado kaj revivigo de korpoj.

[redaktu] Senmorteco

Oni povus ankaŭ sin demandi, ĉu senmortaj homoj (se ili disponus pri senlima tempo kaj povus senfine prokrasti ĉion ajn al la morgaŭa tago) sentus la hodiauon enua, griza, malplena, sensignifa, eĉ sensenca.

[redaktu] Morto kaj sinmortigo

Ĉu plu vivi -- aŭ mortigi sin? Jen baza demando de ĉiutaga filozofio.

[redaktu] Ludoviko Zamenhof pri morto

" ... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputas por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas ? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ?"

[redaktu] Personigoj de morto

La Morto estas ankaŭ mitologia figuro.

En ĝermanaj lingvoj, la vorto "morto" origine havis viran genron, kaj pro tio oni prezentas Morton kiel viron en pentraĵoj kaj eĉ en filmoj (ekzemple "La sepa sigelo", de Ingmar Bergman).

En latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la vorto "morto" havas inan genron, kaj do oni prezentas ĝin kiel virinon.

Tiajn genrajn personigojn de Morto (eventuale Mortino) oni povus respekti en beletra Esperanto. Verŝajne eblas ankaŭ neŭtra varianto.

[redaktu] Libroj pri la temo morto

Legu ĉe: libroj pri morto

[redaktu] Vidu ankaŭ

murdo - sinmortigo - mortigo - postmorto

[redaktu] Artikoloj pri ritoj

Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
Vidu Morto.

[redaktu] Artikoloj pri morto el medicina vidpunkto



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Morto sub la gloso Category:Death


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Morto sub la gloso Death reaper


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com