Le fabuleux destin d'Amélie Poulain
El Vikipedio
La Fabela Destino de Amélie Poulain | |
Franca afiŝo | |
Originala Titolo: | Le Fabuleux Destin d'Amélie Poulain |
Produktadlando: | Francio, Germanio |
Filmita en: | Francio (Parizo) |
Originala Lingvo: | Franca |
Kina Aperdato: | 25-a de aprilo 2001 |
Daŭro: | 2h09 |
Ĝenro: | Komedio |
Buĝeto: | 11.400.000 € |
Reĝisoro: | Jean-Pierre Jeunet |
Scenaro: | Guillaume Laurant, Jean-Pierre Jeunet |
Laŭ la verko de: | --- |
Produktisto: | Jean-Marc Deschamps, Claudie Ossard |
Muziko-eldonisto: | Yann Tiersen |
Laboratorio kaj Optikaj efektoj: | Yves Domenjoud |
Produkto: | France 3 Cinéma (francio), StudioCanal (francio), Tapioca Films (francio), Victoire Productions (francio), Filmstiftung (germanio), MMC Independent gmbH (germanio), Sofica Sofinergie 5 (francio) |
Distribuo: | UFD (francio), Miramax (usono) |
Le Fabuleux Destin d'Amélie Poulain (La Fabela Destino de Amélie Poulain [Ameli Pula]) estas franca filmo (2001) de Jean-Pierre Jeunet. Ĝi gajnis en 2002 kvar premiojn César, la hispanan premion Goya kaj en 2001 la premion de la Eŭropa Filma Akademio.
JEUNET, kiu havis sufiĉe da mono el la enspezoj de sia filmo Alien: Resurrection, decidis uzi parton de ĝi por produkti filmon sen la devo enspezigi. La rezulto estas "la Fabela Destino" (kiu tamen enspezigis). La filmo havas la stilon de fabelo kaj estas tute taŭga por eŭropaj infanoj ek de lerneja aĝo. En Usono ĝi estas malpermesita al senakompanaj infanoj (sub aĝo de 17) pro "seksaj eksplicitaĵoj".
Origine JEUNET verkis la intrigon por la brita aktoro Emily Watson, sed montriĝis, ke ŝia franca prononco ne estis adekvata kaj ke ŝi estis bezonata por alia filmo. Tial li reverkis la scenaron kaj dungis la francan aktoron Audrey Tautou kiel ĉefrolulon.
Enhavo |
[redaktu] Intrigo
Amélie, kelnerino en Parizo, kiu en sia infanaĝo ne havis amikojn, ekhavas la ideon anonime feliĉigi aliajn homojn kaj montras grandan inventemon ĉe tio.
[redaktu] Ĉefaktoroj
- Audrey Tautou (Amélie POULAIN)
- Mathieu Kassovitz (Nino QUINCAMPOIX)
- RUFUS (Raphaël POULAIN)
- Yolande Moreau (Madeleine WALLACE)
- Artus de Penguern (Hipolito)
- Urbain Cancelier (COLLIGNON)
- Maurice Benichou (Dominique BRETODEAU)
- Dominique Pinon (Joseph)
- Claude Perron (Éva)
- Michel Robin (Pai de COLLIGNON)
- Isabelle Nanty (Georgette)
- Clotilde Mallet (Gina)
- Claire Maurier (Suzanne)
- Serge Merlin (Raymond DUFAYEL)
- Jamel Debbouze (Lucien)
- Lorella Cravotta (Amandine POULAIN)
- Flore GUIET (juna Amélie POULAIN)
[redaktu] Eksteraj ligoj
[redaktu] Bildoj
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |