Etruska lingvo
El Vikipedio
nomo: Rasna
parolantoj: parolita ĝis 410, nun lingvo tre mortinta
landoj: Toskanio en Italio
origino: nekonata
skribo: etruska skribo
fonto de la vortoj: anteno, aprilo, areno, aŭtuno, letero, mantiso, mondo, persono, popolo, sceno, taverno, tuniko per la latina lingvo
specimeno:
cnl nuthe malec larth cucrina lausisa zilathmechl rashnallaris celatinalau saclanc arnt luscniarnthal clanc
La ciferoj en la etruska lingvo, la unuaj ses trovitaj sur ĵetkuboj:
1 thu
2 zal
3 ci
4 huth
5 mach
6 ŝa
7 semph
8 cezp
9 nurph
10 ŝar
La etruska lingvo, la lingvo de la antikvaj etruskoj, estas lingvo mortinta kaj mistera: kvankam ni scias la prononcon de la lingvo, ĉar nia alfabeto devenas de la etruska, ni scias la signifon de malmultaj vortoj. Multaj romianoj sciis la etruskan, sed bedaŭrinde skribis tre malmulte pri la lingvo.
Tekstoj
La etruskoj iam havis literaturon, kaj la lingvo estis parolata almenaŭ de sacerdotoj ĝis 410. Sed nun la lingvo estas plejparte afero de kelkaj vortoj sur tomboj kaj vazoj.
La plej longa teksto konata al ni estas la Liber Linteus, libro de tolo de 1300 vortoj. Neniu povas legi ĝin. La libro estis trovita kiel la vindaĵo de mumio en Egipto.
La plej longa dulingva teksto estas la Tabuloj de Pyrgi, en la etruska kaj la fenicia. Ili nur havas 40 vortojn kaj la etruska ne estas laŭvorta traduko de la fenicia. Kvardek vortoj klare ne estas sufiĉo por regi la lingvon.
Gramatiko
La strukturo aŭ gramatiko de la etruska estas parte klarigita. Ĝi klare ne estas lingvo hindeŭropa, sed eble estas malproksima kuzo.
Origino
La etruska estas rigardata kiel izolita lingvo: spite de la esploroj de multaj lingvistoj kaj amatoroj, neniu trovis parencon de la etruska, aparte de la eĉ pli nekonata lemna kaj raetia lingvoj. La etruska eble estis ano de lingvaro, kiu estis disvastigita de Italio ĝis Anatolio antaŭ la alveno de hindeŭropanoj antaŭ 4000 jaroj.
Historio
La etruskoj unufoje regis la romianojn (ĝis -509), instruinte al Romo siajn literojn kaj ciferojn. Sed fine la romianoj venkis kaj regis la etruskojn (kaj la aliajn landojn ĉirkaŭ la Mediteraneo). La etruskoj lernis la latinan kaj iom post iom forgesis sian lingvon.
La etruska estis komuna lingvo ĝis -200 kaj estis liturgia lingvo ĝis la 5-a jarcento p.K. La lasta konata uzo de la lingvo okazis en 410 kiam la sacerdotoj parolis la etruskan por voki fulmon kontraŭ la visigotoj.
[redaktu] Libroj
- Liber Linteus
- ora libro el 6 folioj, ekspoziciita en Sofio (ĝenerale taksata inter spertuloj kiel falsaĵo)
[redaktu] Eksteraj ligoj
- klubo por traduki la etruskan fondita de Stefano KALB