Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vikipedio:Historio - Vikipedio

Vikipedio:Historio

El Vikipedio

Jen la historio de la Vikipedio! Vidu ankaŭ Novaĵojn (diverslingve) kaj la mejlŝtonojn:

Enhavo

[redaktu] 2006

17-a de novembro: post unu semajno, rebloko de la ĉina vikipedio
oktobro-novembro: la 10-an de oktobro, ĉina registaro malblokas alireblojn de ĉiniaj uzantoj al angla vikipedio. Unu monaton poste, la malblokado iĝas tuta (ĉiniaj ĉinoj povas redakti eĉ ĉinajn paĝojn). Okazas amasa registriĝo kaj artikolkreado en la ĉina vikipedio.
21-a de oktobro: Esperanta Vikipedio trapasis la 60 000-an artikolon. La jubilea artikolo estas Historio de kristanismo.
5-a de novembro 2006 : Toño del Barrio sugestas lanĉi kampanjon por la enmovada prestiĝigo de Vikipedio en Libera Folio.
22-a de oktobro 2006: esperanta Vikipedio entenas 60 000 artikolojn.
6-a de oktobro 2006: Libera Folio publikigis artikolon pri disputo ĉe Listo de denaskaj esperantistoj.
5-a de septembro 2006: Ekfunkciis ankaŭ en la Esperanta parto de Vikipedio Kartografio de la vikipediistoj. Nun oni povas vidi sur la mapo de la mondo, de kie kunvenis homoj por krei Esperantan Vikipedion. Vikipediistoj estas invitataj por meti sian ruĝan punkton sur la mapo.
26-a de aŭgusto 2006: Malkovriĝis, ke en Japanlingva Vikipedio, Japana Bilomakleristo Rakuten-Borso ripete forigis malavantaĝan informon pri Rakuten el la artikolo pri Rakuten-Borso.
25-a de aŭgusto 2006: Libera Folio publikigas informon pri la kandidatiĝo Arno Lagrange en la Baloto por la Administra Konsilantaro de la Fondaĵo Wikimedia. Similan informon publikigas ruslingva novaĵbendo "Esperanto novosti".
En la somera numero de Monato (2006/8-9) aperas dupaĝa artikolo pri Vikipedio "Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn", kun intervjuoj subskribitaj de Paul Peeraerts kun Chuck Smith, Arno Lagrange kaj Miroslav Malovec.
25-a de julio 2006, Esperanta Vikipedio ekhavis pli ol 55.000 artikolojn.
7-a de julio : Esperanta Vikipedio trapasis la 50 000-an artikolon. La jubilea artikolo estas [[[Viktoria Akvofalo]].
18-a de marto: Chuck SMITH prelegis en Stutgarto, Germanio
2-a de marto: angla vikipedio trapasas la 1-milionan artikolan limon kun tre grava, enciklopedia artikolo en:Jordanhill railway station (Jordanhill (fervoja stacio))
5-a de februaro: esperanto-vikipedio trapasas la 40.000-an artikolon, kio restas nerimarkita kaj retrovita nur poste; la jubilea artikolo fariĝis Sorgà
januaro: en la esperanto-vikipedio unue Petr Tomasovsky el 3/4 permane kaj poste roboto RBT aŭtomate enmetis en taŭgajn subkategoriojn de Kategorio:Naskiĝintoj preskaŭ 5.000 ekzistantajn biografiajn artikolojn, signife helpante tiel al laboro antaŭe komencita permane
januaro: batalo de robotoj en la serba Vikipedio; robotoj alŝutis ĉ. 10.500 novajn artikolojn dum du tagoj
6-a de januaro: finiĝo de la monkolekta kampanjo: ĉ. 12.000-foje donacis oni, entute 350.000 USD. La ĉiupaĝa monpeta alvoko daŭre restas en la angla Vikipedio.

[redaktu] 2005

fine de decembro: iu meldis morton de Bertrand MEYER (legu germane de:Diskussion:Bertrand Meyer) La gazetaro kaptis la temon.
31-a de decembro: persona alvoko de Jimbo WALES por mondonacoj. Reapero de la demando pri reklamadoj.
22-a de decembro: enkonduko de duonprotekta sistemo ĉe la angla vikipedio. La duonprotektatajn paĝojn povas vandali nur 4-tagaj ensalutintoj.
16-a de decembro - 6-a de januaro 2006: nova monkolekta kampanjo por vikipedio. Oni supozas, ke la funkciiga mondevo superas en 2006 unu milionon da usonaj dolaroj. La mondonacoj en kelkaj landoj impost-malpliigaj. (Oni celas en la kampanjo 500.000 da usonaj dolaroj)
decembro: Jimbo Wales skizas planojn por 2006 kiel unu konstantan dungiton por la vikiprojektoj kaj ŝlositajn versiojn de artikoloj.
decembro: pro skandalo en la angla vikipedio, nur tiuj rajtas krei novajn artikolojn en la angla Vikipedio, kiuj ensalutas. (la skandalo: iu anonimulo nomis John SEIGENTHALER (maljunan) murdisto kaj naziisto kaj tiu restis dum 4 monatoj sen korekto. Seigenthaler nomis la Vikipedion "misfarita, senrespondeca espora metodo") La anonimulo malvualiĝis komence de decembro kiel Brian Chase, dungito (kaj post kelkaj tagoj maldungito) de Rush Delivery. La aferon spuris Daniel BRANDT.
27-a de novembro: atingis 30.000 artikolojn
19-a de aŭgusto - 09-a de septembro: nova monkolekta kampanjo por 200.000 USD, kiu povas kovri nur elspezojn por kvaronjaro.
11-a de junio: transpaso de la 25.000-artikola limo kun komuna artikolo Inkaa imperio
Ekde majo la ĉefpaĝon pliriĉigas Artikolo de la semajno kaj Kunlaboraĵo de la semajno.
25-a de aprilo ĝis 1-a de majo: La artikolo Antoni GRABOWSKI estas Tradukaĵo de la semajno kaj atingas rekordan nombron de 29 diverslingvaj versioj.
22-a de januaro: transpaso de la 20.000-artikola limo kun komuna artikolo Vercors (montomasivo)
10-a de januaro : Libera Folio anoncas ke Vikipedio estas la plej populara retejo en Esperanto!

[redaktu] 2004

Anonco: En la Metapedia Wikimedia/Meta, Esperantistoj Arno Lagrange kaj Andre Engels estas kandidatoj por la ofico de super-administrantoj de la tuta multlingva vikipedio. Ili nun ambaŭ ricevis la oficon.

La 23-an de decembro la Vikipedia softvaro estis ŝanĝita al versio 1.4. La korekto de internaj eraroj daŭris ĉ. 1 monaton, sed la tuta programo iĝis pli pigra, malrapidega. Tio mapliigis la nombron de kontribuoj kaj kontribuantoj.
27-a de junio : Vikipedia renkontiĝo en Ĝenovo
29-a de majo ĝis 5-a de junio : Baloto por la estraro de Wikimedia Foundation
5-a de majo : itallingva vikipedio atingas 10 000 artikolojn.
19-a de aprilo : Anglalingva vikipedio atingas 250 000, germana preterpasas 80 000.
10-a de aprilo : Arno Lagrange prelegis pri Vikipedio en la SAT-Amikara kongreso en La Roche-sur-Yon, Vendée, Francio. Legu la gazetaran komunikon. La prelego naskis fortan intereson kaj estis decidita fondi asocion por helpi disvolvigi la vikipedion. En tiu sama tago la esperanto-vikipedio atingis 12 000 artikolojn.
15-a de marto : Franclingva vikipedio preterpasis 30 000 artikolojn, hispana 20 000, itala 8 000, ĉina 7 000. En unu monato aldoniĝis po pli ol 1000 artikoloj en la plej grandaj vikipedioj. Jam entute estas 550 000.
23-a de februaro : Multlingva vikipedio atingis 500 000 artikolojn en pli ol 50 lingvoj. 28 lingvoj entenas pli ol 1000 artikoloj. Germana preterpasis 50 000, japana 30 000, ĉina 5 000. De unu jaro envenas ĉiutage 2000 novaj artikoloj.
2-a de februaro : Anglalingva vikipedio atingis 200 000 artikolojn.
Januaro. La revuo Esperanto aperigas artikolon pri la Vikipedio en du paĝoj kaj duono.
Januaro. Wikipedia estas jam trijara. Angla preterpasis 190 000, Germana 45 000, Japana 25 000, Sveda franca kaj pola 20 000, Hispana 15 000, Kataluna 5 000, Ĉina 4 000. 23 lingvoj havas pli ol 1000 artikoloj.

[redaktu] 2003

14 decembro - Vikipedio:Elŝuti la Vikipedion: nova eldono
6 decembro - Ĝangalo aperigas intervjuon de Arno lagrange pri la 10 000-a kapvorto en la esperanto-vikipedio.
5 decembro - Estas 10 000 artikoloj.
4 decembro - Artikolo pri Vikipedio aperas en NUN.
14 novembro - 100-a Vikipediisto enskribiĝas.
14 julio - Artikolo pri Vikipedio aperas en NUN.
31 majo - Chuck SMITH prelegis en Drentio, Nederlando.
16 majo - Chuck SMITH prelegis en Antverpeno, Belgio.
11 marto - Ĝangalo havas artikolon pri Vikipedio.
3 februaro - Pasporta Servo eldoniĝas kun anonco pri Vikipedio

La libro Fakaj Studoj en Esperanto aperis kun la ĉapitro Vikipedio: Multlingva Reta Enciklopedio.

[redaktu] 2002

8 decembro - http://www.vikipedio.org/ estas alidirekto al http://eo.wikipedia.org/
15 novembro - Ni konvertiĝis al la nova softvaro!
8 novembro - Chuck SMITH prelegis ĉe KAEST.
30 julio - La Esperanto Vikipedio estas la 10a plej granda vikio en la reto.
22 julio - Chuck SMITH prelegis pri la Vikipedio ĉe la Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco
15 julio - Fondinto (Chuck) ekvojaĝas al Brazilo kaj Eŭropo por reklami la Vikipedion.
31 majo - La Germana Vikipedio enhavis pliajn artikolojn ol la Esperanta Vikipedio.
26 majo - La Vikipedio enhavis 2250 artikolojn.
12 majo - Artikoloj pri la Vikipedio presiĝas en la 203-a numero de Starto, organo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio
4 majo - Kvin vikipediistoj ĉeestis la Vikipedian Feston.
3 majo - La Esperanta Vikipedio enhavis pli da artikoloj ol la germana!
28 aprilo - Radio Polonia dissendis intervjuon kun Chuck SMITH pri la Vikipedio.
Aŭskultu MP3 - Aŭskultu Realaudio - Legu transskribon
26 aprilo - La Vikipedio enhavis 1500 artikolojn.
25 marto - La Vikipedio enhavis 1000 artikolojn.
14 marto - La Vikipedio enhavis 1500 paĝojn.
1 marto - La UEA revuo, Esperanto, enhavas artikoleton pri la Vikipedio.
24 februaro - La Esperanta Vikipedio enhavis pliajn artikolojn ol la nederlanda!
26 januaro - La Vikipedio enhavis 300 artikolojn.
22 januaro - Yahoo listigis la vikipedion!
15 januaro - Artikolo en NUN aperis pri la Vikipedio.
10 januaro - Brion VIBBER unikodigis la Vikipedion. Bonan laboron!
2 januaro - Publikiĝis la Vikipedio per soc.culture.esperanto.

-

[redaktu] 2001

16 decembro - La Vikipedio enhavis 300 paĝojn.
13 decembro - Ĉiuj ligiloj estis en Esperanto.
6 decembro - Ĉiuj 139 artikoloj de Enciklopedio Kalblanda estis en la vikipedio.
28 novembro - Hejmpaĝo havis tradukojn el la angla vikipedia indekso.
15 novembro - La unua artikolo en la vikipedio - Modernismo.
5 novembro - Stefano KALB donis rajtojn por uzi siajn artikolojn de Enciklopedio Kalblanda en la vikipedio.

[redaktu] Antikva Statistiko

Dato Artikoloj
26 Maj 2002 2266
26 Apr 2002 1537
26 Mar 2002 1088
26 Jan 2002 300

Por vidi la aktualan statistikon, vidu Multlingva statistiko.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com