Esperanto (gazeto)
El Vikipedio
- Tiu ĉi artikolo temas pri la gazeto. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
La revuo "Esperanto" estas la ĉefa gazeto de la Esperanto-movado kaj la oficiala organo monata de la Universala Esperanto-Asocio. - Fondis la gazeton la franca Esperantisto Paul Berthelot en junio 1905. Post dujara baraktado li transdonis ĝin en 1907 al Hector Hodler, kiu estis posedinto kaj redaktoro ĝis 1920. Tiam kaj ĝis 1910 ĝi aperis en 48x34 cm-a formato, en 1909 eĉ 60 cm alta kaj 44 cm larĝa, la "littuka" periodo; paĝonombro: 4-6. Ekde 1911 la formato fariĝis 32x23. Ĝis 1914 la gazeto aperis dufoje monate kun preskaŭ matematika reguleco. La enhavo estis lerta miksaĵo de tagaj kaj E-istaj okazintaĵoj. Jam en la unuaj numeroj montriĝas la talento de Hodler, turni la atenton al praktikaj aferoj. Li tendence atentis sociajn problemojn kaj ĉiam revenis je la ĉefa ideo: harmonia kunlaboro de ĉiuj popoloj pere de Esperanto.
En 1908 fondiĝis UEA, konkreta solvo de tiu ĉi ideo. La evoluon tranĉis la milito. Post kelkmonata interrompo tamen reaperis la revuo en 1915. En artikoloj ankoraŭ nun legindaj la redaktoro montris la kaŭzojn de la tutmonda katastrofo, laŭgrade evoluigante la ĉefajn ideojn pri la intergenta malordo. Hodler mortis en aprilo 1920, la revuon heredis UEA kune kun sumo por kovri eblan deficiton. Nova redaktoro fariĝis Edmond Privat, kiu fidele sekvis la tradicion de la revuo kaj klopodis igi ĝin tribuno de plej noblaj ideoj. Periodaĵo, kiu servas por movado kun nepolitika karaktero, por movado lingva, internacia, kaj kies legantaro grupiĝas el ĉiuj klasoj sociaj, havas certan malfacilecon. Aŭ ĝi fariĝos senkolora, oficiala komunikilo plej teda, aŭ ĝi estos amuziga kafotabla legaĵo kun rakontetoj infanecaj. Multaj temoj estas neeblaj por ĝi, aliaj postulas atenton, dekstre kaj maldekstre, dume restas ankoraŭ la plia malhelpo, ke la legantaro ne estas unuforma. Nombro de la presitaj ekzempleroj: en 1913 66.000, en 1920 35.000, en 1925 96.000, en 1930 75.000, en 1932 72.000. Paĝonombro en 1913 382, en 1920 244, en 1925 234, en 1930 210 en 1932 200.
La revuo enhavas informojn pri la movado en konstantaj rubrikoj Laste aperis (pri novaj libroj), Loke, Recenzoj k.s., sed ankaŭ artikolojn kun opinioj, analizoj, konkludoj ktp.
La nuna redaktanto estas Stano Marček.
En la januara numero (2004) aperis ampleksa artikolo pri Vikipedio : mencio en angla Vikipedio
[redaktu] Ekstera ligo
- Oficiala TTT-ejo kun lastaj retaj numeroj.