Soc.culture.esperanto
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > soc.culture.esperanto
soc.culture.esperanto estas la plej populara esperanta novaĵgrupo en la Interreto. Ĝi ekzistis ekde marto de 1989, aŭ eble pli frue. Oni oficialigis la grupon marte de 1997 per voĉdono de 224 jesoj, 31 neoj, 1 neŭtrala, kaj 1 erara balotilo. Ofte aperas transafiŝoj inter sci.lang kaj aliaj planlingvaj grupoj.
Laŭ ĝia ĉarto, oni diskutu en la grupo pri ĉio ajn en Esperanto, pri Esperanto en ĉiu ajn lingvo, aŭ pri ĉio ajn en ĉiu ajn lingvo. Inter la ofte diskutataj temoj troviĝas mondpolitiko, lingvaĵoj (ĝusta uzo de la akuzativo kaj la participoj ktp), kaj kiel diable oni funkciigas iun aŭ tiun programon pri la supersignoj.
[redaktu] Plue
- Rekte atingu soc.culture.esperanton per via retumilo aŭ per Google-Grupoj
- La fakdosiero de soc.culture.esperanto en VEB: http://www.esperanto.net/veb/sce.html