Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Dektrifobio - Vikipedio

Dektrifobio

El Vikipedio

Dektrifobio (greke τρείςκαιδεκαφοβια [triskajdekafobia] = Δεκατρείς "dektri" + φοβια "fobio") estas fobio de la numero 13. Ĝi estas kutime konsiderata kiel superstiĉo. Specifa timo de vendredo la 13-a nomiĝas vendreddektrifobio (greke παρασκαυεδεκατριαφοβία [paraskavedekatriafobia] = Παρασκαυε "vendredo" + Δεκατρείς "dektri" + φοβια "fobio"; aŭ φρίγγαδεκατριαφοβία, laŭ novgreka literumado φρίγκαδεκατριαφοβία [friggadekatriafobia] = Φρίγκα "Frigg" + Δεκατρείς "dektri" + φοβια "fobio", laŭ la radiko komuna por la nomoj de vendredo en la ĝermanaj lingvoj).

Enhavo

[redaktu] Origino

Numero 13
Pligrandigu
Numero 13

La superstiĉo estas ligata al la fakto, ke 13 homoj ĉeestis la lastan vespermanĝon de Jesuo. Ĝi estas ankaŭ ligata al la fakto ke la lunsuna kalendaro devas en iuj jaroj havi 13 monatojn, dum la suna gregoria kalendaro kaj la luna islama kalendaro ĉiam havas po 12 monatojn por jaro.

Dektrifobio povis ankaŭ influi la vikingojn - oni kredas ke Loki estis la 13-a dio en la nord-ĝermana panteono. Tion ĉi oni poste kristanigis, dirante ke satano estis la 13-a anĝelo.

La mezopotamia kodekso de Hamurabi (ĉirkaŭ jaro 1686 antaŭ Kristo) preterlasas numeron 13 en sia numerita listo. Tio ŝajnas indiki ekziston de tiu ĉi superstiĉo longe antaŭ la kristana erao.

La numero 13 ankaŭ retenas bibliajn signifojn. Ĉe la Lasta vespermanĝo, Judaso, la disĉiplo kiu perfidis Jesuon, estis la 13-a sidiĝinta ĉe la tablo (ankaŭ disverŝinta salon). Aldone, la kristanoj malŝatis la paganojn, kiuj konsideris numeron 13 "sankta" numero.

Ĝenerale, oni povas 13 konsideri "malbona" numero eĉ simple ĉar ĝi estas je unu pli granda ol 12, kiu estas numero populare uzata en multaj kulturoj (pro sia alta kunligaĵeco).

Por legi pri la kompreno de vendredo kiel tago malbonŝanca, legu pli en la artikolo pri vendredo#Etimologio.

[redaktu] Ekzemploj

Lifto sen butono por 13-a etaĝo
Pligrandigu
Lifto sen butono por 13-a etaĝo

En iuj konstruaĵoj oni numeras la etaĝojn entute ellasante la dektrian etaĝon, transsaltantante de etaĝo 12 al etaĝo 14 por eviti suferigon de dektrifobianoj, aŭ uzante 12a kaj 12b anstataŭe. Tio ĉi foje aplikiĝas ankaŭ al numeroj de domoj aŭ ĉambroj. La samo validas ankaŭ ĉe numeroj de sidlokaj vicoj en aviadiloj.

La komponisto Arnold Schönberg suferis per dektrifobio. Li kaj naskiĝis kaj mortis je la 13-a de monato.

La nazia batalaviadilo evoluigita el He-112 estis nomita He-100 por eviti la nomon He-113, kiu estis konsiderata malbonŝanca. Adolf Hitler estis dektrifobiano. En Usono, kie oni kutimas nomi batalaviadilojn per litero F (de angla vorto "fighter" por batalaviadilo) kaj laŭvica numero, neniam ekzistis batalaviadilo F-13, ĉar multaj pilotoj estis superstiĉemaj.

Usona bardo John Mayer surdiskigis en sia albumo Room for Squares 14 trakojn, kvankam la 13-a estas nur 0,2 sekundoj da silento kaj ne estas listigita sur la kovrilo de la albumo.

Iuj homoj aludas ĉi-okaze la preskaŭfatalan mision de kosmoŝipo Apollo 13 al la Luno kiel pruvon da la malbonŝanceco de 13. Apollo 13 estis lanĉita je 14:13 EST en la 1-a de aprilo 1970 el komplekso 39 (trifoje dektri). Kelkaj antaŭe atribuis tion al lanĉo je 13:13 EST, kio tamen malveris. Evidente, Apollo 13 estis ankaŭ planita trairi la fazon LOI Lunar Orbit Injection (eniri la lunan orbiton) je la 13-a de aprilo.

La hispana motorcikla konkuranto Ángel Nieto estas fama per sia diraĵo, ke li venkis en 12 + 1 Mondaj motorciklaj ĉampionadoj. Biografia filmo pri li tial titolas 12 más 1 (hispane 12 + 1).

La roluloj Stan kaj Hilda OGDEN en la angla televida filmserio Coronation Street vivas en domo kun adreso 12a Coronation Street por eviti ke ilia domo havu numeron 13.

En la ĉampionado Formulo unu ne ekzistas aŭtomobilo numero 13. Oni ĉesis uzi tiun numeron post morto de 2 stirantoj en la konkurso (ambaŭ havis aŭtomobilon numero 13).

[redaktu] Similaj fobioj

Kvarfobio (aŭ tetrafobio), timo de la numero 4 – en Ĉinio, Japanio kaj Koreio ne estas nekutime se en hoteloj kaj malsanulejoj ne ekzistas kvara etaĝo. La kialo estas, ke la ĉina elparolo de la vortoj "morti" kaj "kvar" similas ([si:]) kaj aldone la japana kaj korea elparoloj de tiuj ĉi vortoj devenas de la ĉina.

[redaktu] Bibliografio

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com