Fobio
El Vikipedio
Fobio (de la greka φόβος "timo") estas abnorma, persista timo de situacioj, objektoj, agadoj aŭ personoj. La ĉefa simptomo de tiu ĉi afekcio estas malmodera kaj malracia deziro eviti la timatan objekton.
La vorto fobio estas ankaŭ uzata en ne-medicinaj sencoj por ĉiaj antipatioj. Aperis alta nombro de neologismoj kun sufikso -fobio, kiuj ne estas fobio laŭ la klinika senco, sed pli vere priskribas negativan sintenon al io.
[redaktu] Diversaj fobioj
Al la plej konataj fobioj apartenas ekzemple klaŭstrofobio (timo de fermitaj lokoj), agorafobio (de homplenaj malfermitaj spacoj), araneofobio (de araneoj), kancerofobio (de kancero), aerofobio (de aero), akvofobio (aŭ hidrofobio; timo de akvo), akarofobio (pro akaroj) ktp.
Fobioj povas temi eĉ diversajn mensajn konceptojn kaj preskaŭ ne rilati al iuj fizikaj objektoj. Ekzemplo de tia fobio estas dektrifobio, timo de la numero 13, aŭ ties specifa varianto vendreddektrifobio, timo de vendredo la 13-a.