Boris Jelcin
El Vikipedio
Historio > Rusio > Boris JELCIN
Boris Nikolajeviĉ JELCIN (Борис Николаевич Ельцин, naskiĝis la 1-an de februaro 1931), rusia politikisto. Li estis la unua prezidento de Rusia Federacio post disfalo de Sovetunio: unue elektiĝis en 1991, due - en 1996. Antaŭ la fino de sia oficperiodo sur la prezidenta posteno, Jelcin fakte cedis lokon al Vladimir Putin, kiu en 2000 facile gajnis prezidentelektojn.
Jelcin studis kaj laboris en Uralo (Sverdlovsk, nuna Jekaterinburg) kaj tie komencis ankaŭ partian laboron. En 1985—1991 jaroj gvidis Urban Komitaton de KPSU en Moskvo, post kio estis elektita Prezidanto de Supera Soveto de Rusio, tiam nomata Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. En aŭgusto de 1991 ĉefrolis en movado kontraŭ antidemokratia putĉo.
En decembro de 1991, kune kun la gvidantoj de Belorusio kaj Ukrainio, subskribis dokumentojn pri fondo de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj ĉeso de ekzisto de Sovetunio. De 1992 Jelcin efektivigis ekonomiajn kaj politikajn reformojn en Rusio, likvidis Superan Soveton de Rusia Federacio kaj tutan sistemon de sovetoj, iniciatis prilaboron de nova konstitucio de Rusia Federacio.
[redaktu] Skandalaĵoj
[redaktu] Nepo Boris
Boris JELCIN (juna) estas nepo de la iama rusa prezidento. Li estos reklama manaĝero de Midland F1 aŭtostalo, kiu startos en 2006 en la Forma-1.
"Lia nomo estas marko tutmonda" - diris estro de rusia Midland en 2004.
Li naskiĝis en 1981, lernis, studis en Britio, Usono, en la Ekonomika Universitato de Moskvo, tiel perfekte parolas la anglan kaj estas bone edukita por la laboro.
Lia onklino (?edzino de Jelena Jelcin) estas ĉefo de la plej granda rusa aviadila firmao Aeroflot, kiu povos iĝi ĉefsponzoro de Midland (vidu nepotismo, korupteco)