Regiono Hradec Králové
El Vikipedio
Regiono Hradec Králové estas pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥio kaj ĝi situas en nordoriento de Bohemio. Sude ĝi najbaras kun Regiono Pardubice, sudokcidente kun Mezbohemia regiono kaj okcidente kun Regiono Liberec. Norde ĝi najbaras kun Pollando.
[redaktu] Naturkondiĉoj
Ampleksaj ebenaĵoj de kretacea tabulo de ĉirkaŭaĵo ĉirkaŭ rivero Elbo forte kontrastas kun la plej alta montaro de Bohemio, Gigantmontaro kaj ties „pli malgranda frato“ Orlické hory. La teritorio estas trateksita per riveretoj kaj riveroj de riverregiono de Elbo, printempe abunde satigataj per akvo el montaraj kovraĵoj, kiuj reprezentas ĉiujare preskaŭ miliardojn da litroj. Precize en tiaj lokoj ni renkontiĝas kun idealaj kondiĉoj por eluzado de grundo al agrikulturaj celoj.
Luga geologia regiono tiriĝas de Šluknova terlango al sudoriento ĝis limo inter Bohemio kaj Moravio. Per granda parto ĝi kondukas ankaŭ en Pollandon. Fakte temas pri leviĝinta montaregero el paleozoikaj kaj mezozoikaj sedimentoj. Ĝi estis influita per saksona tektogenezo en kenozoiko, kiu enportis en vizaĝon de Ĉeĥa masivo vicon da profundaĵrompoj. Pli grandan parton kreas turonaj grejsoj. Tiuj ŝanĝiĝas en cismontaro de Gigantmontaro kaj montaro Orlické hory en ŝanĝiĝintajn mineralojn de argila deveno, ardezo kaj filito. En la montaroj mem ni poste renkontas ŝanĝiĝintajn profundaĵ-erupciaĵojn kaj paragnejsojn.
[redaktu] Administra divido
Sidejurbo de Regiono estas laŭstatuta urbo Hradec Králové.
Distriktoj troviĝantaj en tiu ĉi regiono: distrikto Hradec Králové, distrikto Jičín, distrikto Náchod, distrikto Rychnov nad Kněžnou kaj distrikto Trutnov.
[redaktu] Rilataj temoj
|
|
---|---|
REGIONOJ DE ĈEĤIO (regionaj urboj) : Ĉefurba regiono Prago | Mezbohemia regiono (Prago) | Sudbohemia regiono (České Budějovice) | Regiono Plzeň (Plzeň) | Regiono Karlovy Vary (Karlovy Vary) | Regiono Ústí nad Labem (Ústí nad Labem) | Regiono Liberec (Liberec) | Regiono Hradec Králové (Hradec Králové) | Regiono Pardubice (Pardubice) | Regiono Vysočina (Jihlava) | Sudmoravia regiono (Brno) | Regiono Olomouc (Olomouc) | Regiono Zlín (Zlín) | Moravia-Silezia Regiono (Ostrava) |
|