Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Armena genocido - Vikipedio

Armena genocido

El Vikipedio

En la genocido de la armena popolo mortis ĉ. 1,5 milionoj da armenoj komence de la 20-a jarcento. Ankoraŭ ĝis hodiaŭ rifuzas la turka registaro nomi tiujn murdojn genocido kaj ĉiu, kiu tiun popolmurdadon mencias, devas kalkuli je premo far la turka registaro.

La genocido de la armenoj en la tempo etendiĝas ekde 1894 ĝis 1923, sed ankaŭ pli poste okazis ripetaj atakoj kontraŭ la armenoj.

Enhavo

[redaktu] Antaŭhistorio de la genocido

La disfalanta osmana imperio en la Tanzimat-periodo (1839 - 1879) provas renovigi la ŝtatan organizon i.a. per eŭropigo kaj samtempe per rifuzo de la eksterlandaj efikoj. Tiu kontraŭdiro vekas kreskantan streĉon inter la ŝtataj gvidantoj kaj la malplimultoj. La junturka movado radikaligas tiujn kontraŭdirojn en la lasta kvarono de la 19-a jarcento per postuloj por ia etne homogena nacia ŝtato. Samtempe formiĝas ankaŭ la armena naciismo, kiu elpaŝis por la samrajteco de la kristana malplimulto per apogo de la Eŭropaj ŝtatoj.

Inter 1894 kaj 1896 sultano Abd-ul-Hamid la 2-a lasis mortigi de 100.000 ĝis 200.000 armenojn. Poste suferis la armenoj ankaŭ forpeladon kaj devigan islamigon. Angla observanto notis jam en 1897 "la armenoj plej verŝajne formortos, se ili ne povas eskapi en aliajn landojn."

Dum la junturka revolucio en 1909 la malnova reĝimo instigas la dependulojn murdi ĉ. 20.000 ĝis 30.000 armenojn en sudorienta Azio kun centro de Adana, kiujn ili pensis kulpoj pro la apogo de la revolucio.

[redaktu] La genocido de 1915-16

La ĝis nun plej bone konatan genocidon de la armenoj efektivigis la junturkoj mem. La en 1909 al la potenco leviĝintaj junturkoj estis sensukcesaj en reformigo de la imperio.

Komence de la unua mondmilito subskribas kontrakton la junturka milita ministro Enver Paŝao, aliancas sin kun Germanio. Post disfalo de la turka ofensivo kontraŭ Rusio en januaro de 1915, la registaro kulpigas la kristanajn armenojn, kiuj supozeble (pensas la registaro) apogis kristanan Rusion. Tial rezolucias la junturka "Komitato unuo kaj progreso" pri ekstermado de armenoj kaj ekstarigas sepcialajn trupojn, nomatajn "Cete". Oni unue senarmiligas la armenajn militistojn de la turka armeo kaj poste kuntiras ilin en armeaj batalionoj kaj finfine preskaŭ ĉiun murdas.

La 24-an/25-an de aprilo 1915 estis murdita en Konstantinopolo preskaŭ la tuta gvidantaro de la armenoj, ĉ. 2.350 viroj. Ĝis julio de la jaro, armenoj estis koncentritaj en 7 lokoj, kie ili aŭ tuj murditis aŭ forpelitis en mortomarŝo tra la dezerto al Alepo. Por tio validis la klara ordono, eble nur malmultajn viv-alvenigi. Ĉ. 100.000 armenoj transvivas la mortomarŝojn, ĉar ili trud-turkiĝas, ĉ. 500.000 sukcese fuĝis. Entute mortis ĉ. inter 800.000 kaj 1.000.000 armenoj dum tiuj mortigaj piedmarŝoj.

La informfontoj montras malkonsenton pri la ofernombro de la genocido: de 600.000 ĝis 1.500.000 mortoj.

[redaktu] Pliaj eventoj ĝis militfino

Ĝis junio 1916 okupas rusaj trupoj Armenion. Armenaj formacioj, kiuj kun la rusaj trupoj enmarŝas en 1917 Turkion, venĝas pro la popolmurdo kaj murdas (ĉefe) kurdojn, kies nombro varias de kelkaj 10.000 ĝis 128.000.

En 1919, la milita tribunalo de la sultana registaro ŝuldigas la gvidantojn de la junturkoj pro la malvenkita milito, plimulto de la gvidantoj eskapas al Eŭropo.

Post Kontrakto de Sèvres en 1920, ŝajnis fondiĝo de sendependa armena ŝtato. Tion volis eviti la turka registaro per plumurdado de armenoj kaj tiel obstakli la ŝtatfondiĝon en orienta Anatolio. Dum tiu murdado mortis ankoraŭ 50.000 armenoj en Adana kaj 20.000 armenoj en Maraŝ.

Post kolapso de la rusa registaro en Kaŭkazo, marŝas turkaj trupoj tien por ekstermi armenojn, tiel obstakli fondiĝon de armena ŝtato. Tiam mortis ĉ. 175.000 armenoj. Tiun amasmurdadon haltis nur interveno de la 11-a ruĝa armeo.

Post gravaj malsukcesoj en la turka-greka milito (1922), komenciĝis denove amasbuĉado de kristanoj en Smirno (hodiaŭ: Izmir), ĉe kiu mortis 100.000 kristanoj, krom grekoj ankaŭ multaj armenoj, i.a. la tuta armena komunumo de Smirno.

[redaktu] Pritakso

La granda veziro Damad Ferid paŝao konfesas oficiale la krimagojn la 11-an de junio 1919. Postaj turkaj registaroj neas la genocidon de la armenoj kaj prezentas tion kiel sekvojn de la milito. Dum multaj landoj de okcidenta Eŭropo efikas premon por kondamni la popolbuĉadon, la germana registaro apogas la opinion de la turka gvidantaro.

La 15-an de marto 1921 murdas armena studento Talaat paŝao, unu el al ĉefrospondeculoj, vivantaj en Berlina eksilo – la murdinto poste liberiĝas post prezento de armeniaj eventoj.

Certe la antisemita Max Erwin von Scheubner Richter – kiu batalis ĉe la turka flanko en la milito- kalrigas al Adolf Hitler detalojn pri la popolmurdado. La 22-an de aŭgusto 1939 parolis Hitler antaŭ altaj oficiroj kaj komandantoj de SS-(mortotaĉmentoj): "Do kiu plu parolas hodiaŭ pri neniigo de la armenoj?" Per tio provis li banaligi la neniigon de judoj, baldaŭ komenconta.

Post la genocido kaj forpelo de la armenoj pludaŭras la malaperigo de la kulturaj heredaĵoj armenaj; en 1998 estis transkonstruita kirkejo Surb Arakeltos en Kars al moskeo.

En la 80-aj jaroj la armena "Asala"-armeo efektis multajn terorbatojn al turkaj interesoj por memorigi pri la armena genocido.

Ankoraŭ ĝis hodiaŭ la turka registaro provas obstakli iun ajn rezolucion, pritaksantan la genocidon. Tio kaŭzas kelkfoje vervegajn diplomatajn kverelojn, tiel ekz. en 2001, la provo obstakli rezolucion de la franca parlamento.

En la arto ekzistas nur sporada prezento de la genocido i.a. en la romano de Franz Werfel "La 40 tagoj de Musa Dagh" (1933), de Edgar Hilsenrath "Fabelo pri la lastaj pensoj" (1989) aŭ la filmo de Atom Egoyan Ararat (filmo) (2002), aŭ la kanto P.L.U.C.K. de la Hardkora-bando System Of A Down.


[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.armenian-genocide.org
•  http://www.imprescriptible.fr
•  http://www.genocide.ru


[redaktu] Vidu:


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com