Arbo
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] 1. Planto
Arbo en la botaniko estas planto , kiun karakterizas
La vorto arbo devenas de la (latina arbus. En Esperante oni povas ankaŭ formi frukto-arbonomojn uzante la sufikson -uj-). La plej oftaj arboj, la foliarboj, portas foliojn, dum nadloarboj havas nadlojn. La foliarboj ludas gravan rolon en la fotosintezo - la natura purigado de l' aero. La arboŝelo estas funkcie simila al haŭto, kaj protektas la arbon kontraŭ atakado de fungo kaj infekto. La arboŝelo ankaŭ transportas nutraĵon kaj akvon al la kreskzonoj laŭlonge de branĉoj kaj folioj.
La radikoj de arbo kreskas suben en la tergrundo kaj ĉerpas akvon kaj nutraĵon de la ĉirkaŭa grundo. Super la grundo, la trunko donas altecon al la foliportintaj branĉoj por gajni sunlumon. En multaj da specioj de arboj, branĉoj disvastigas sin por havi la plej grandan folian surfacon al la suno.
Jam en frua mezozoiko aperis la unuaj nadloarboj, dum foliarboj estas pli ĵusa evoluo. Pratempe, vastaj partoj de la tersurfaco kovratis per arbaroj. Poste, homo multege forbrulis kaj detruis la arbojn, kreanta savanojn kaj dezertojn. Hodiaŭ, la homa forsegado, aparte de la pluvarbaroj, serioze minacas nian propran ekziston sur la tero.
Tipoj de arbo:
- Foliarboj:
Vivo de arbo
Kelkaj arb-specioj estas ambaŭseksaj, dum aliaj dividiĝas je inaj kaj iĉaj "individuoj". Je la geaj la arbo povas sin mem fekundigi (helpe de vento kaj insektoj), dum je la disseksaj poleno devas esti transportata de iĉa al ina arboj. Je foliarboj la poleno fekundigas plejofte florojn, sed kutime la inaj nadloarboj havas specialan organon pinglo. Fekundigitaj, la floroj evoluiĝas al nuksoj aŭ fruktoj, kaj la pingloj al kerno-havaj pingloj. Kiam maturas, la nukso/frukto/pinglo falas surteren aŭ estas manĝata de animalo kaj elfekata ie fore de la patra arbo. En riĉa grundo ĝi iom post iom ekŝosas radiketon, kaj nutrata de suno kaj akvo komencas sendi radikojn suben kaj branĉojn supren. Je plejmultaj specioj daŭras pluraj jardekoj antaŭ ol arbo vere finpasis sian "bebecon". Arbo neniam iĝas "plenkreska", sed lante kontinuas kreskadi ĝismorte. Kelkaj arboj atingas aĝon de pluraj jarcentoj, eĉ duonjarmilo.
Por estimi aĝon de arbo kaj ankaŭ por ekhavi ideon pri ĝia vivovojo, oni povas faligi ĝin kaj elsegi horizontalan pecon el la trunko. Ĉiujare ene de arbo nome aldoniĝas "ringo" malhela, kies diko kaj fazono indikivas la tiujarajn viv-kondiĉojn.
Mortinte, arbo ekas putri, t. e. ĝin manĝas bakterioj k.s. Tutaj arbaroj povas esti putrantaj, kio donas riĉajn vivkondiĉojn por novaj plantoj, arboj kaj fungoj. Kelkfoje ankaŭ junaj arboj nature mortas, ĉefe pro fungatako, arbaj malsanoj, kaj fajro.
Arbo kaj homo
La arbaĵo nomiĝas ligno. Ekde la apero de la homo, ligno estis unu el niaj plej gravaj resursoj. Ligno verŝajne partoprenis en la homa ekregado de fajro, kaj krome uzatis por multegaj iloj kaj aliaj objektoj: radoj, domoj, armiloj ktp. ktp. La arboj donis al ni ankaŭ manĝon: olivo, pomo, piro, daktilo, nuksoj ktp. En multaj mitologioj arbo estas simbolo de eterneco, saĝeco ks. La antikvaj ĝermanoj kredis je Yggdrasil - enormega frakseno branĉ-radike kunliganta ĉielon kaj teron. La keltoj taksis la kverkon (Der, en ilia lingvo) sankta; kaj la helenoj kaj indianoj kredis je arbaj spiritoj. En multaj kristanaj hejmoj nordaj oni festenas kristnaskon per speciala kristnaska arbo (tipe piceo).
[redaktu] 2. Simbolo
Arbo povas ankaŭ signifi arbecan strukturon kaŭ modelon: Familia arbo estas tabelo kiu montras familianojn mortajn kaj vivajn, kun ties interrilatoj kvazaŭ "branĉoj el komuna trunko".
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Rilataj temoj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.conifers.org/cu/se/index.htm
http://www.conifers.org/cu/se2/index.htm
http://www.soften.ktu.lt/~tomablaz/azina/index.php?akcija=klatsas&tema=0&KL_KODAS=39
http://www.soften.ktu.lt/~tomablaz/azina/index.php?akcija=klatsas&tema=0&KL_KODAS=31
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |